Diskuto:Ekliptika koordinata sistemo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi jen kreas vere nur komencan artikolan ĝermon pri iom matematikece komplika astronomia temo - tamen pli bone tiom koncizaj, magraj informoj ol nur ruĝa ligilo sen ajna informo... Nun almenaŭ eblas elekti alilingvan vikipedian temon en lingvo de sia prefero kaj vidi ĉu en tiu lingvo estas pli ampleksaj priskriboj. Mia persona intenco nur estas "ŝtopi tiun informan truon": mi mem ne ampleksigos la minumuman tekston, sed volonte invitas aliajn profundiĝi en la temon. ThomasPusch (diskuto) 08:36, 30 Mar. 2015 (UTC)

PS: Preferindas ne sinonime nomi tiun-ĉi koordinatan sistemon "ĉiela kordinata sistemo", ĉar fakte estas pluraj "ĉielaj koordinataj sistemoj", ne nur unu (vidu ekzemple la koncernan anglalingvan vikipedian artikolon Celestial coordinate system). Mi tamen mencias, ke foje (ankaŭ en nia vikipedio, ekzemple en la artikolo sereno) la ekliptikaj longitudo kaj latitudo iom simpligite ankaŭ nomatas "ĉiela longitudo" kaj "ĉiela latitudo". Krei listan superrigardon pri la aliaj "ĉielaj koordinataj sistemoj" kaj unuopajn artikolojn pri ili estus pli vasta tasko... ThomasPusch (diskuto) 08:49, 30 Mar. 2015 (UTC)