Diskuto:Elisabeth Lübek
Etoso
Laŭ la nomo, kiu estas tute germanlingva kaj tute ne estona, mi forte supozas ke ŝi apartenis al la germanaj baltoj, kaj kulture ne estis estonino, kvankam post la Unua Mondmilito civitanino de Estonio. Ŝi estus unu el multaj germanaj baltoj en Talino... EdE tamen klare indikis naciecon "estonino" - sed mi suspektas ke ĉi-rilate la enciklopedio eraris. --ThomasPusch (diskuto) 12:20, 29 Dec. 2012 (UTC)