Diskuto:Emiliaj lingvoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pripenseblus plusendi tiun paĝeton al emilia-romanja dialektaro. Pri tio indikas jam la Lingvaj kodoj: en ISO 639-2 la kodo "eml" tuj referas al la tuta dialektaro. Tial eĉ ne eblas meti tute "individuan" informkeston per la kutima ŝablono {{Lingv/Informkesto}} (tio ne estas problemo: per {{informkesto lingvo}} eblas). Sed en la nuna formo la teksteto ne plu estas polurinda, estas bonorde nomata artikola ĝermo, kaj laŭ mi ne estas nepre forĵetenda, despli ke ĝi ankaŭ ekzistas en pluraj aliaj lingvoj, de kiuj nun eblas tuj pluiri al esperanta teksto, kio post alidirektilo de la teksteto al la emilia-romanja ne plu eblus. ThomasPusch (diskuto) 10:19, 10 dec. 2022 (UTC)[Respondi]