Diskuto:Emmanuel

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Tial la demando devas ĉiam esti, ĉu estas konkreta dubebla aserto en la artikolo. Ĉi-tie la ŝablono "sen fontoj" jam estas ekde septembro 2016: kvankam ĝi al multaj tekstoj aldoniĝis kvazaŭ aŭtomate, ĉi tie mi subtenas la postulon pri eksteraj referencoj, kvankam mi eĉ ne volas citi unu konkretan frazon. Sed pri la tuta teksto laŭ mi estas neklarigitaj demandoj. ThomasPusch (diskuto) 00:31, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch, saluton! Mi konsentas. La artikolo apenaŭ respondas al la kriterioj. Mi volonte reverkus ĝin, ĉar mi kompetentas pri la temo. Tamen, mi ne povos okupiĝi pri ĝi nun, nek baldaŭ, kiel mi diris reage al vi sur alia diskutpaĝo. Kion vi rekomendus alternative, dumtempe? Vikiano (diskuto) 03:35, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
@Vikiano: Ah, tempo estas relativa en tiu ĉi vikipedio, en kiuj estas tiom pli la temoj ol da kunlaborantoj. Se la minaca ŝablono jam gluiĝis al la teksto ekde 2016, dum pli ol 6 jaroj, sufiĉus al mi via promeso, ke vi okupiĝos pri la temo ĝis la fino de 2023... Unu plia jaro nun ankaŭ ne faros grandan diferencon. Sed se eterne tiel restas, iam iu perdos paciencon kaj tute forigos ĉion. Ĉu vi promesos revortumi la tekston ene de pli-malpli jaro? ThomasPusch (diskuto) 03:44, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Certe. Taŭga tempo. Dankon pro via laborado por nia Vikio! Vikiano (diskuto) 03:47, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]