Diskuto:Enpaĝigo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sencas la kunigo de la samtemaj tekstoj "enpaĝigo" kaj "modelkoncepto", kiel en la paĝo diskuto:enpaĝigo per aldono de tiucela ŝablono jam en majo 2012 proponis vikipediisto Iketsi. En mia e-lingva laboro kiel eldoninto de publikaĵoj mi fakte en pluraj jardekoj regule aŭdis kaj uzis la vorton "enpaĝigo", neniam la vorton "modelkoncepto" - tial mi laŭ praktika sperto pledas por tiu fina artikola titolo. Tamen la enhavo de la nuna paĝo "modelkoncepto" tute bonas. Tial mi integrigas la enhavon de la paĝo "enpaĝigo" en la paĝon "modelkoncepto", kaj fine alinomigas la pretan rezulton de la malnova titolo "modelkoncepto" al nova titolo "enpaĝigo". Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 12:30, 27 Nov. 2013 (UTC)