Saltu al enhavo

Diskuto:Enverguro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ĉu ne eblus diri longo anstataŭ enverguro? se temas pri birdo aŭ aviadilo, flugilolongo, ekz? Brinerustle 00:28, 7. Sep 2007 (UTC)

Pli precize estas diri "flugilamplekso" parolante pri birdo aŭ aviadilo. Parolante pri "ŝipo" eblas diri "vellarĝo". Laŭ mi ĉi tiu artikolo ekzistu nur kiel plusendilo al kreindaj artikioloj flugilamplekso kaj vellarĝo. Marcos 13:11, 22. Dec 2009 (UTC)

Ne, akceptu PIV-ajn vortojn kaj parolu simple en la drinkejo. Narvalo 14:04, 22. Dec 2009 (UTC)

Narvalo per sia trosimplisma pensmaniero efektive egaligas en-PIV-econ kun uzendeco. Tiu egaligo tamen maljuste levigus PIV-on super ĉiujn aliajn fontojn kaj modelojn de bona Esperanta lingvouzo. Efektive, se ni aplikus tiun pensmanieron, ni devus ŝanĝi la titolojn de multaj artikoloj: Ŝatokupo devus iĝi "hobio", fervora subtenanto devus iĝi "fano", premsonĝo devus iĝi "koŝmaro", taggazeto devus iĝi "ĵurnalo", acida brasiko devus iĝi "saŭrkraŭto", plenkreskeco devus iĝi "adolteco", simptomaro devus iĝi "sindromo" ktp ktp. La pensmaniero de Narvalo do klare ne respegulas la nun uzatajn terminarajn metodojn de la Vikipedio (nek tiujn de plej multaj aliaj Esperantlingvaj verkoj). Marcos 19:28, 25. Dec 2009 (UTC)