Diskuto:Ernest Bord

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Persona nomo[redakti fonton]

Ernest (ne Emile) laŭ civila etato kaj epitafo de Lalheue.--pino (diskuto) 16:34, 4 Feb. 2015 (UTC)

@Pino~eowiki: Kial ne estas fonto aŭ referenco pri tio en la artikolo? --Tlustulimu (diskuto) 13:10, 27 Okt. 2015 (UTC)
Kolego Sudstelaro skribis ĉi tiun interesan artikolon, li indikis kiel fontojn EDE kaj la revuon tra la mondo. Mi klopodos ankaŭ tie labori. Mi vidas informojn en la revuo Burgonja stelo. —La komenton aldonis, sen subskribo, Pino~eowiki (diskuto • kontribuoj)
@Pino~eowiki: Hm. ĉu vi certas pri la titolo tra la mundo, ĉar la vorto ja estas mondo, ne mundo aŭ ĉu temas pri tajperaro? Krome la esprimo "civila etato" sonas por mi kiel lingva interfero kun la franca. Do, pri kio temas? Krome mi ne trovis tiun esprimon en miaj vortaroj, nur la unuopajn vortojn "civila" kaj "etato". Ĉu eble temas ja pri "civila stato" aŭ io simila? --Tlustulimu (diskuto) 18:10, 27 Okt. 2015 (UTC)
(+) Ĉu eble eĉ temas pri "oficejo pri civila stato" kiel traduko de "bureau de l'état civil"? Se jes, vi tute klare miksis la vortojn "stato" kaj "etato" kaj eĉ forlasis gravan parton de la traduko, nome la komencon. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 20:24, 27 Okt. 2015 (UTC)
Vi pravas : estas mondo kaj por civila etato mi ne certas sed oficejo pri civila stato estas klara.--pino (diskuto) 22:33, 27 Okt. 2015 (UTC)