Diskuto:Esperanto-Asocio de Finnlando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iu anonimulo sen ajna komento forviŝis la frazon

  • La oficejo de la asocio situas en la adreso Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinko, proksime al la placo Hakaniementori kaj la preĝejo de Kallio.

Se fermiĝis la oficejo, mi ŝatas vidi noton kiam ekzakte, kaj referencon por tiu informo. Simpla forviŝo sen iu komento same bone povas esti iu vandala ago, aŭ de malica esperantisto aŭ de iu stultumanta neesperantisto kiu simple volas testi ĝis kiu punkto eblas detrueti antaŭ ol iu rimarkas tion.

Krome, kiel videblas, mi enmetas informkeston. Ĝi kompreneble ankoraŭ povas plipleniĝi. ThomasPusch (diskuto) 23:58, 22 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

La informo pri la transdono de la ŝlosiloj de la oficejo al la nuna posedanto estis publikita nur nun en la aktuala membrogazeto Esperantolehti 2022/5, paĝo 13: je la 30a de junio 2022. La forfalo kiel oficejo okazis kompreneble pli frue, sed ne precize dateble.
Samloke en la gazeto, sur p. 3 informo pri la forpaso de estrarano Tapani Aarne kaj okazigo de Vintraj Tagoj kun jarkunsido en Jyväskylä sur paĝo 4.
- La "anonimulo" Brilanto (diskuto) 09:08, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]