Diskuto:Esperanto-konkurso (radioamatora)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Legu la novan alineon en la artikolo PSK31.

Por teknike kaj sporte interesitaj PSK ebligas longdistancajn kontaktojn eĉ kun ekstreme mallonga anteno.

Problemoj[redakti fonton]

En la germanlingva vikio ordigemuloj volis forviŝi la artikolon ILERA. Ili argumentis, ke ILERA ne konformas al la reguloj por gravaj asocioj.

  • ne sufiĉe granda
  • ne sufiĉe internacia

Mi klopodis kontraŭargumenti, sed malvenkis. Ili post mallonga diskuto forviŝis la artikolon. Almenaŭ nun ankoraŭ restas la artikolo en la angla vikio.

Kontraŭ tiuj du ordigemuloj mi estis preskaŭ tute sola. Ni devas pli bone organizi nin. Kion fari?

  • Ni organizu liston de viki-spertuloj, liston kun ret-adresoj. Ĝi enhavu ankaŭ Viki-spertulojn. Espereble ĝi enhavu ankaŭ Viki- funkciulojn. Mi kiel radio-amatoro staris sola kontraŭ du spertuloj, do ne amatoroj
  • tia listo enhavu membrojn el laŭeble multaj landoj. Se ni estus pli ol 5 el mia lando germanio, pli ol 20 internacie,

la du ordigemuloj estus la minoritato, ni estus pli impresaj. Ĉu ni povas atingi tiun kvanton ?

  • alia radio-amatoro el alia lando spertis tre similan forviŝadon.

Mia celo estis, ke Esperanto-artikolo ne aŭtomate estas titulita ne grava. Ni esperantistoj estas malgranda minoritato, malpli ol 1% de la homaro. Kaj inter la esperantistoj ni radio-amatoroj ankaŭ nur estas malpli ol 1%. Do entute ni estas 0,00xy iom ajn. Ĉiu asocio sporta, arta, ktp. certe estas pli grava, jes. Tamen.... Ekzistas tre multaj artikoloj pri malgrandaj vilaĝoj kun 100 enloĝantoj. Ĉu ili estas pli gravaj ol ni ILERA kun klare pli ol 100 membroj en pli ol 10 landoj? Laŭ la viki-reguloj eble jes. Tamen mi ne volas forviŝi malgrandajn vilaĝojn.

En la jarlibro 2017 estas listigitaj 144 radio-amatoroj en 11 landoj. En jarlibroj nur malpli ol unu triono de ni aperas. La viki-reguloj estu kontrolitaj.

Unu amatoron oni povas primoki[redakti fonton]

La du ordigo-spertuloj mokis pri mi kaj nia asocio kaj nia artikolo. "la reguloj permesas neniun devion". "ni vidas absolute neniun argumenton kiu subtenas la argumentojn de tiu sinjoro". Unu amatoron oni povas primoki, grupon de pli ol kvin, pli bone dek, ne.

Plibonigoj[redakti fonton]

Indas aldoni pli bonajn referencojn, forigi retpoŝtojn kaj personajn informojn (adresoj). Indus aldoni bildon. Esplori pri rezultoj de pasintaj konkursoj. Radioamatoro (diskuto) 05:49, 10 nov. 2022 (UTC)[Respondi]