Diskuto:Esperanto-movado en Rio-de-Ĵanejro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frazoj kiel

"Ĉeestis la kunvenon: Valência M. Laudeauzier, Márcio Santos, Marilza O. Silva, Gilberto Santos Vasconcelos, João Carlos Blanc, Fernando Fernandes, Ricardo José Wiltgen, Givanildo Ramos Costa, Valter Koritzky Júnior kaj Celso Pinheiro. "

simple ridindas. Ke iu homo unufoje ĉeestas kunvenon de esperantista grupo, ankoraŭ ne pravigas kreon de biografio en tutmonda enciklopedio. Tial ĉiuj nomoj ĉi tie estas ruĝaj - neniuj biografioj ekzistas, kaj tio ĝustas, ankaŭ en esperantlingva enciklopedio.

La frazo telereblas sen internaj ligiloj, do "Ĉeestis la kunvenon: Valência M. Laudeauzier, Márcio Santos, Marilza O. Silva, Gilberto Santos Vasconcelos, João Carlos Blanc, Fernando Fernandes, Ricardo José Wiltgen, Givanildo Ramos Costa, Valter Koritzky Júnior kaj Celso Pinheiro." Ankaŭ dubindas ĉu tiom detala listo necesas, sed la listo en si mem ne estas danĝera, nur iom tre detalema. Sed amasoj da ruĝaj ligiloj pro unufoja ĉeesto en kunveno de esperantista grupo vere malakceptendas. ThomasPusch (diskuto) 22:01, 6 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

PS: Pri historia gazetoj aŭ nacie famaj verkistoj kompreneble estas aliel: mi ĵus verkis artikolon pri la gazeto A Noite (1911-1964), kiu estis unu el pliaj ruĝaj ligiloj. Tamen ankaŭ artikoloj pri gazetoj aŭ famaj verkistoj ne skribas sin mem, nur ekestas kiam iu verkis ilin, kaj estas la regulo en Vikipedio ke se iu ruĝa ligilo estis ruĝa dum jaro, oni ankaŭ rajtas forpreni la internan ligilon kaj ŝanĝi la literojn de ruĝa al nigra koloro - se iam poste iu esperantisto entuziasmiĝas kaj tamen verkas tekston, oni ene de sekundo povas remeti la ligilon, tiam en bluaj literoj kaj funkcianta. ThomasPusch (diskuto) 22:42, 6 jan. 2024 (UTC)[Respondi]