Diskuto:Esperanto en poŝta, telegrafa kaj telefona servo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La enciklopedio de Esperanto en 1934 simple nomumis ĉapitron "PTT", do "poŝto, telegrafo, telefono", kaj tiu ĉapitro transportiĝis, longe tute neprilaborite, je tiu titolo al vikipedio. Tamen ĉi-tie, kie neniel nur temas pri esperanto-agado (malsame ol en la enciklopedio de 1934), necesas forta adaptiĝo de la teksto, kaj ankaŭ necesas pli klara titolo. Mi proponas "Esperanto en poŝta, telegrafa kaj telefona servo", ankoraŭ tre vaste difinita temaro, kaj ŝovas la artikolon al tiu titolo. Fortostreĉe mi hieraŭ jam tre "vikiigis" la EdE-tekston, kaj aparte de tio kreis artikolon pri ILEPTO, pri kiu mi perceptis mankon en multaj artikoloj. Iom tamen mi demandis min, ĉu eblus kunfandi la du temojn al nur unu artikolo, ĉar fakte signifa parto de la temo "Esperanto en poŝta, telegrafa kaj telefona servo" historie estis ILEPTO. Tamen mi decidiĝis ne fari tion: almenaŭ la temo de poŝtmarkoj de naciaj poŝtaj servoj pri Esperanto facile principe imageblas ĉi-tie, kaj principe tre bonus ampleksigi la titolojn per informoj de post 1934... de la lastaj ok jardekoj. Mi imagas ke la historio de ILEPTO finiĝs pli frue, ĉar laŭ mia percepto de multaj jaroj ĝi ne plu aktivas, eble frakasiĝis jam dum la dua mondmilito, sed pri tio mi nur suspektas kaj havas neniajn faktajn informojn. La "Esperanto en poŝta, telegrafa kaj telefona servo" tamen daŭrigeblas ĝis la nuntempo - ekzemple penoj pri esperantlingvaj menuoj de modernaj poŝtelefonoj povas eniri ĝin, aŭ la e-lingve priskribitaj telefonĉeloj de la nederlanda ŝtata poŝta kaj telekomunika servo, kiujn mi ankoraŭ mem vidis kaj uzis dum la 1980-aj jaroj. Mi nur timas, ke tiuj informoj eble tro malfacile kolekteblas fare de averaĝaj vikipediistoj - eble necesus profunde fosi en materialoj de Esperanto-muzeoj kaj en arkivoj de Esperanto-organizaĵoj por trovi informfontojn... ThomasPusch (diskuto) 07:51, 12 Sep. 2013 (UTC)