Diskuto:Etnomuzikologio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Kial ne la titolo estus "etnomuzikologio"? La vorto estis, kiel mi aldonis en la artikolo, kreita el la grekaj vortoj "etno" + "muziko" kaj tio estas pli konata. Multaj aliaj lingvoj aplikas la ordon de la terminologio (d:Q208365).--Salatonbv (diskuto) 07:39, 27 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton Salato, bona demando! Muziketnologio estas la etnologia traktado de muziko, dum kiam etnomuzikscienco pritraktas la muzikon de etno. La vorton "muzikologio" mi ne uzas kiel ŝajnesperantismo ("muziko-"2 kun neekzista sufikso "-logio"). La ĝusta vorto estas muzikscienco Se vi volas ŝanĝi la titolon, uzu la vorton etnomuzikscienco au etnomuzika scienco. --Longharulo (diskuto) 07:43, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ne konas el esperanta perspektivo, kiu estas pli bona, -scienco aŭ -ologio (kiel en biologio, ekologio, geologio, topologio en PIV). Aliflanke, "Muziketnologio estas la etnologia traktado de muziko, dum kiam etnomuzikscienco pritraktas la muzikon de etno." Kiu diris tion? Ĉu vi havas iujn fontojn? --Salatonbv (diskuto) 12:01, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Tion diras la logiko de kunmetado en Esperanto kaj aliaj lingvo: la baza elemento estas la lasta, la pli speciala elemento estas antaŭmetata. Pri la vortfaraj principoj bv. legi Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 2005, p. 531, § 37.3--Longharulo (diskuto) 14:20, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Bone, vi klarigas la terminon laŭ la principo de lingvo; mi klarigas ĝin laŭ la historio de la vortofarado de Jaap Kunst . Ni konsentas, ke la afero estu skribata etno + muziko + ologio/scienco. Nun, vi unue skribis "muzik-etnologio" kaj ankoraŭ diras "etnologia traktado". Mi ne komprenas vian logikon, kial "etnologio" estu bona sed "muzikologio" estu ŝajnesperantismo?--Salatonbv (diskuto) 19:51, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Kiam mi dum mia studo de muziko partoprenis la seminarion "Musikethnologie", do muziketnologio, mi tuj sciis, pri kio temos, nome pri la esploro de la muziko de etnoj. Tiu ĉi povas okazi laŭ diversaj procedoj, el kiuj mi volas elmontri du eblecojn:

  1. La metodo de Béla Bartók kaj Zoltán Kodály konsistis en tio, kiel hungaroj vojaĝi tra Hungarujo kaj Rumanujo por sonregistri kaj noti la kantojn kaj dancojn de hungaroj. Aliavorte: ili estis muzikistoj, kiuj fariĝis esploristoj de etnomuziko. Por ili taŭgus la termino etnomuziko-esploristoj
  2. La alia metodo bezonas etnologojn, kiuj spertuliĝis pri muziko: ekz. se Eŭropano aŭ Aziano esploras muzikon en Centra Afriko. Sen regado de la diversgentaj lingvo kaj kutimoj liaj klopodoj restas sensukcesa. Do kiel antaŭkondiĉo de sukcesa esploro li devas esti etnologo - do muziketnologo.
  3. Se muziksciencisto ĉe sia skribotablo okupiĝas pri etna muziko, kiun li povas aŭdi kaj legi danke al la etnomuziko-esploristoj aŭ muziketnologoj, ili estas etnomuziko-sciencistoj

Nomi ĉi lastajn etnomuzikologojn estas strangaĵo: etno estas radiko laŭ la 9a aldono al Fundamento, muziko Fundamenta vorto kaj logo estas Fundamenta kun la signifo "ago logi" - simile al teologo, kiu estas la "logo de teo". Aŭ eble vi celas analizi la vorton etnomuzikologio jene: etno-muzik-ologio: Tiam bv. traserĉi Retan Vortaron, ĉu ĝi enhavas la kapvorton ologio.

Cetere, Esperanto ne devas transpreni ĉiun fuŝon el la naciaj lingvoj, kaj se la angloj aŭ iuj aliaj nacioj preferas ligvajn fuŝaĵojn , ni ne bezonas imiti ilin.--Longharulo (diskuto) 08:10, 2 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Ne agadu kiel infano[1]. Kio estas via kontribuo al la artikolo post mi? Vi ne rajtas ŝanĝi nur formoj sen la interkonsento de ĉefaj kontribuantoj. Tio estas simila al la kazo de la landaj formoj "-io" kaj "-ujo". Se oni redaktus artikolon kun la nura ŝanĝo laŭ sia gusto (el -io al -ujo aŭ inverse), lia redakto estas malfarinda. Ankaŭ ŝanĝi la ŝablonon sen interkonsento estas malpermesite. Atentu ne esti blokita.
Mi prenos tiun temon al Diskutejo ĉar ĝi influas sur ne nur ĉi tiun artikolon sed ankaŭ etnologio, biologio, ekologio, kiuj ja estas en http://www.reta-vortaro.de/revo/, kaj "ologio" estas klare en PIV http://vortaro.net/#ologio. ologio/ologo ne estas "logo". Se aliaj konsentus, mi ankaŭ konsentus al etnomuzikscienco.--Salatonbv (diskuto) 12:09, 2 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Se vi nepre volas ĉefi, bv. per pli bona regado de la gramatiko, ekz. "Vi ne rajtas ŝanĝi nur formojn" anstataŭ "Vi ne rajtas ŝanĝi nur formoj"--Longharulo (diskuto) 12:54, 2 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Se ne plu estas komento alia ol trovi alies erareton en diskutpaĝo (Ne necesas korekti literumajn erarojn en diskutpaĝo "It is not necessary to bring talk pages to publishing standards, so there is no need to correct typing/spelling errors, grammar, etc. It may irritate the users whose comments you are correcting." en:WP:TPO), mi re-korektos la vorton al "etnomuzikologio" kun Esperantaj fontoj[2] [3]--Salatonbv (diskuto) 03:50, 3 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Se neniu komentos plu, mi alinomos la titolon al etnomuzikologio, revenos la vorton ŝanĝitan, kaj daŭre aldonos la enhavon. Mi konsentas, ke "scienco" estas bona vorto, sed "ologio" ne ĉiam estas malpermesita: ekzemple, oni ne nomu antropologion (d:Q23404 Anthropologie) homa scienco (d:Q80083 Humanities). Ili ne nepre estas samaj.--Salatonbv (diskuto) 22:36, 5 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Ŝajnas esti interkonsento per Qui tacet consentire videtur ("Li, kiu estas silenta, estas prenita por interkonsenti").--Salatonbv (diskuto) 21:34, 14 nov. 2016 (UTC)[Respondi]