Diskuto:Fajrolando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mia guglo-serĉo de la vortoj "Fuegio kaj" trovis krom tiun-ĉi vikipedio-artikolon neniun trafon, kaj la serĉo "Fajrolando kaj" donis 2660 trafojn, inter ili la vikilibro "Trans Pacifikon" ankaŭ el la esperantlingva vikia projektofamilio. En la esperantlingva gazetaro mi trovis plurajn artikolojn de la magazino Monato, kiuj nomas la regionon "Fajrolando" (pri unu el ili en la artikolon mi metis retan ligilon), kaj persone mi ne trovis ajnan paperan mencion de la vorto "Fuegio". Kvankam mi opinias la formon Fuegio tute bela kaj proksima al la hispana originalo, mi supozas ke ĝi estas arbitra inventaĵo ekuzita nur en tiu-ĉi artikolo. Enciklopedio tamen provu ne inventi vortojn aŭ konceptojn, sed laŭeble transpreni ilin el la reala mondo, en plejeble neŭtrala resumo. Mi pensas ke la esperantlingva nomo Fajrolando estas la artikolotitole uzinda. ThomasPusch (diskuto) 18:32, 22 Aŭg. 2012 (UTC)