Diskuto:Falkedoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi kreis la esperantajn nomojn: Seŝela turfalko, Moluka turfalko, Aŭstralia turfalko, Amura falko, Nigra falko, Tatia falko, ĉar mi pensas ke tiuj nomoj ne starigu problemon. Ili estas nur nomoj jam uzataj en multaj lingvoj pri la lando kie vivas tiuj falkoj (Seŝela, Moluka, Aŭstralia, Amura, Tatia) aŭ priskribanta tiun birdon (Nigra). Tjeri 20/12/03

Bonvolu indikus tiojn nomojn estantajn neoficialajn. Mi skribis longan germanan artikolon de:Halsbandsittich in vielen Sprachen (Kolumpsitako en multaj lingvoj). Mi volis vidi, ĉu vortprovio de diversaj lingvoj havas nomon por tio birdo. Mi studias ĉirkaŭ 40 lingvojn, sed mi ne povus trovi esperantlingvan nomon de tio birdo. Pro tio mi volis krei nomon laŭ modelo uzita de multaj aliaj lingvoj: "Kolierpsitako". Sed finfine mi eksciis jam havi nomon: "Kolumpsitako"!. En tio artikolo oni povas ekkoni problemojn de lingvoj, kioj ne havas oficialan nomon AŬ DIVERSAJN nomojn. Pro tio, bonvole estu prudenta. Multkolorbirdo 16:20, 20. Dec 2003 (UTC)

Mi viŝis Neohierax insignis kaj Ibicter americanus ĉar ili estas aliaj malnovaj nomoj por Polihierax insignis kaj Daptrius americanus. Do tiuj du specoj estis duoblaj. Tjeri 24/12/03


Kial Vikipediisto:194.51.20.124 malesperantigis la genrajn nomojn ? La specioj ja aperas sub latinaj nomoj (kursive skribitaj), sed nepre ni havu esperantan version de genraj nomoj.

Estu do :

  • Spiziapteriksa genro
    • Spiziapteryx circumcinctus

Arno Lagrange 10:55, 12. Mar 2004 (UTC)