Diskuto:Fantasto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la listo de verkistoj ne estas pli legebla se estus alfabete klasifikita ?

Prave. Mi tuj faras. Bab 09:25, 18. Okt 2004 (UTC)

Ŝli?[redakti fonton]

Laŭ mi, ni forigu la uzojn de "ŝli" kaj anstataŭigu ilin per "oni" aŭ "li" laŭkuntekste. Ĉu ne? --Jim Henry 18:04, 3. Dec 2004 (UTC)

Fantasto kaj fantasio ?[redakti fonton]

La fantasto malsimilas el la fantazia rakonto: En la pura fantasto, supernaturaj (magiaj, demonaj, diaj) fenomenoj aŭ estaĵoj aperas, kaj perturbas la ordon de la mondo... la heroo de fantasta romano devos ĉu klopodi restarigi la ordon (do ĉesigi la supernaturajn manifestojn) ĉu fugi kaj provi forgesi ke io supernatura estigis. En fantazio, male, estas establita ke supernaturo, magio, diaĵoj, demonoj... ekzistas: la herooj de fantaziaj rakontoj ne klopodos malaperigi la magiajn fortojn, sed uzos ilin por venki la "malbonulojn".

Malmultvorte:

  • en fantasto: la magio ne ekzistu: se ĝi ekzistas ĝi estas malbona kaj devas esti forpelita
  • en fantazio, la magio ekzistas: se ĝi utilas por la malbono, oni povas ankaŭ uzi ĝin por forpeli la malbonon.

Pro kio, la fantaziaj rakontoj preskaŭ ĉiam bazigas sur lukto inter Bono kaj Malbono (Lumo kaj Tenebro, Ordo kaj Ĥaoso...)

--Jean-François Clet 17:05, 2. Jan 2010 (UTC)

Pri la ŝablono "sen fontoj", kiu ekde 2012 fortege kritikas mankon de listo pri eksteraj referencoj[redakti fonton]

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto/ekstera referenco kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. La kriterioj por tute "normalaj" artikoloj nepre ne estu pli severaj ol pri elstaraj artikoloj. Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? ThomasPusch (diskuto) 22:31, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]