Diskuto:Federacio Internacia de Skiado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La federacio origine havas francan nomon kaj mallongigon (FIS). Se e-lingve oni nomas ĝin Federacio Internacia de Skiado anstataŭ internacia skifederacio (pluraj vikipediaj artikoloj jam tiel faras), ankaŭ en Esperanto konserviĝas la sama mallongigo FIS. Al mi tio ŝajnas eleganta solvo, tial mi laŭ modelo de la aliaj artikoloj adaptas la artikolan titolon kaj metas alidirektilon de la ĝisnuna titolo al la nova. ThomasPusch (diskuto) 14:48, 10 Sep. 2012 (UTC)