Diskuto:Fluaĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

laŭ mi likvaĵo devas esti akvo, lakto ktp, kaj fluido devas priparoli akvo, aero, ktp. Se ne, kiel oni priparolu flosemon fikize, kie estas la sama afero se temas pri likvaĵo aŭ gaso?

Ĝuste. Fluido estas likva aŭ gasa substanco (ankaŭ laŭ PIV). Tiu artikolo temas pri likvo aŭ likvaĵo.

Mi disigis la du sencojn al en fluido kaj likvaĵo. --Daniel Clemente 21:51, 18. Nov 2007 (UTC)
La Fundamenta kaj Zamenhofa signifo de "fluida" estas tio, kion multaj nun nomas "likva". La radiko "likv/" tute ne ekzistis en Fundamenta kaj Zamenhofa Esperanto (ĝi ja ne necesis, ĉar jam ekzistis "fluida").
PIV bedaŭrinde multe konfuzigis ĉi tiun signifokampon en Esperanto: Laŭ ĝi, "fluido" estas uzebla por ajna fluanta substanco, do kaj por fluidaĵoj (PIV-lingve "likvaĵoj") kaj por gasoj. Sed pli klare estus uzi "fluaĵo" por ajna fluanta substanco. Ĉi tiu artikolo jam mencias "fluaĵo" kiel alternativon. Laŭ mi, ni uzu ĝin kiel titolon, por ne uzi "fluida" en kontraŭ-Fundamenta kaj ne-Zamenhofa signifo.
Ĉu iu kontraŭas? Marcos 16:02, 6. Jul 2009 (UTC)
Ĉar dum preskaŭ tri semajnoj neniu kontraŭis, mi nun ŝanĝos la titolon al "Fluaĵo". Marcos 15:40, 25. Jul 2009 (UTC)
La termino "likvaĵo" certe estis kreita, por eviti eblajn konfuzojn inter "fluido" al "fluaĵo". Ni vidas ke la artikolo ne plu temas nur pri "likvo" aŭ "likvaĵo". Finfine por me, estis bono solvo redirekti la terminon "fluido" al "fluaĵo".DidCORN 15:30, junio 2010 (UTC)