Diskuto:Flugilaj insektoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ NPIV Pterygota nomiĝas en Esperanto: flugiluloj Do mi proponas alinomigi artikolon. Kion Vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:36, 17 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi forte kontraŭas. NPIV ne estas senerara sankteco, kiun oni devas ĉiam blinde sekvi. Similajn fakterminojn en NPIV plej ofte proponas unu persono. La nuna 10-jara artikola titolo estas pli preciza ol la proponita. Preskaŭ ĉiuj birdoj estas flugiluloj kaj eĉ uzanto de flugkostumo estas flugilulo.Narvalo (diskuto) 11:56, 17 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
@Narvalo: Laŭ kiu referenco estas nomo "flugilaj insektoj"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:07, 17 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĝi estas la preferebla sinonimo, legu supre.Narvalo (diskuto) 17:46, 17 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
La esprimo flugiluloj estas uzata en Esperanto ĉefe en la biblia tradukado: Jezekiel 17, 23 "ĉiaspecaj birdoj, ĉiaspecaj flugiluloj nestos en la ombro de ĝia..." kaj ne temas pri iaj insektoj.Narvalo (diskuto) 18:01, 17 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Biblia tradukado kiel referenco al biologia artikolo? Vere? Ĉu ekzistas serioza, biologia, esperanta teksto kie estas skribita ke Pterygota = "flugilaj insektoj"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:16, 17 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Ŝajnas, ke vi ne komprenas la skribitan tekston. Ekzerzu sin plu en Esperanto.Narvalo (diskuto) 10:30, 18 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi pensas ke mi komprenas vin sed ne konsentas. Vi skribis ke flugiluloj estas en Biblio kaj havas alian signifon. Ni ĉi tie diras pri nomo de biologia taksono do ĉi tie ne estas grave, ke vorto havas alian sencon. Vi diras kontraŭ nomo "flugiluloj" kaj viaj argumentoj estus bonaj en scienca revuo. Vikipedio ne estas scienca revuo sed enciklopedio. Ni devas funkcii laŭ referencoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:40, 18 jun. 2016 (UTC)[Respondi]