Diskuto:Franclingva literaturo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial Marcabrun kaj de Ventadorn estas ĉi tie en la artikolo Franclingva literaturo? Ili verkis okcitanlingve, ĉu ne?

Je kiu litero mi povus ordigi la francan poeton Saint-john Perse ? ĉar tio estas plumnomo mi dubas ĉu oni povas diri ke estas en tiu persona nomo kaj familia nomo ! Kaj se oni ordigas lin en P ekzemple ĉu la homoj prefere serĉos en tiu llitero aŭ pli bone en S ??? kaj ordigi lin laŭ lia vera nomo (Alexis Saint-Leger-Leger) ankoraŭ pli konfuzus ĉiujn!

Saluton Eliott, mi proponas la formon Saint-John Perse, ordigota sub s. Lian realan nomon neniu serĉus en enciklopedio (ĝi tamen aperu en la artikolo), krome la angla kaj la franca Vikipedioj citas lin kiel supre proponite. La artikolo Premio Nobel de Literaturo fakte proponas majusklan skribmanieron: SAINT-JOHN PERSE. Laŭ mi tio nur kiel alidirekto havas sencon, ĉar tiu nomformo ne estas familia nomo. Amike, --Unukorno 17:48, 1. Jan 2004 (UTC)

Aldonaj eksteraj ligiloj[redakti fonton]