Diskuto:Frederiko la 1-a

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiam temas pri reĝo, oni devas precizi la landon ĉiufoje tiam kiam estas pluraj. tie oni unue povas pensi pri Frederiko la 1-a de Prusujo! ktp Cetere tiu ĉi Frederiko la unua de Ĉeĥio, estas samtempe Frederiko la 5a por la germanoj. Do oni deva ĉu meti du artikolnomojn kaj redirektilo, ĉu alio ajn, sed trovi solvon.


Mi konsentas kun via rimarko, kaj konsideras ke la solvo estas facila: ni movu la artikolon al Frederiko la 5-a (Palatinato), kaj en la nuna artikolo ni faru apartigilon, ekzemple tradukitan el angla vikipedio, kiu sendu al la diversaj artikoloj. Mi mem faris ion similan en la nuna artikolo Karolo la 1-a, kaj en aliaj artikoloj pri reĝoj.

Pri la malsamaj titoloj de samaj reĝoj, oni elektu la plej internacian, kaj nepre oni ne faru du artikolojn pri la sama reĝo, sed uzu alidirektilojn. Ekzemple, en tiu citita artikolo mi ne faris apartan artikolon pri Karlo la 1-a (Hispanio), sed direktis ĝin al Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio), kiu estas plej konata titolo de tiu reĝo.

Toño