Diskuto:Fremdlingva Eldonejo (Pekino)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikola titolo "Fremdlingva eldonejo Beijing" kun du vortoj en Esperanto kaj unu en la angla estas iom stranga lingvomiksaĵo. Se oni volus anglan artikolan titolon, la ĝusta termino estus "Foreign Languages Press" aŭ "Foreign Languages Press (Beijing)", sed ĉi-tie estas la esperantlingva eldono de vikipedio, ne la anglalingva, kaj ne estus kialo preferi la anglan nomon de la eldonejo kompare al ĝia nomo en aliaj "fremdaj lingvoj" (krom la ĉina) en kiuj ĝi publikigas librojn. Kvankam en Esperantujo la eldonejo ofte citiĝas Ĉina Fremdlingva Eldonejo kaj estu alidirektilo de tiu nomformo al la teksto, en la alilingcaj nomoj (krom Esperanto) kaj ankaŭ en e-lingvaj publikaĵoj de ĝi oficiale ne aperas la adjektivo "ĉina". Tial la baza artikola titolo estu Fremdlingva Eldonejo Pekino, laŭ la nomo en e-lingvaj publikaĵoj de ĝi per tri majuskloj. ThomasPusch (diskuto) 14:10, 13 Okt. 2013 (UTC)