Diskuto:Futbala Mondpokalo 2006

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Flago de Saŭda Arabio[redakti fonton]

Kial estas la flago de Esperanto anstataŭ la flago de Saŭda Arabio?? Kia ekzotikaĵo! :O --Raoni Sousa 15:06, 10. Jun 2006 (UTC)


Ĉu ĝi ne nomaĝis mondĉampionado? Eĉ se la angla lingvo egaligas ĉampionadon kaj premion (vere estas telero, ĉu ne?) esperanto estu pli klara -- laŭ mia opinio.

Telero! Ĉu telero? Ĉu vi pensas ke futbalo estas teniso? La oficiala nomo estas Brazila Trofeo, ĉar Brazilo oferis ĝin en 1970! Alie, nomu kion vi volas, la 2006-a ĉampionado estas de Brazilo!Roberto 02:05, 10. Dec 2005 (UTC)

Kial ne uzi la ŝablonojn por entajpi la flagojn, ekzemple {{USA}} :  Usono

OlivierWeb 11:24, 17. Maj 2006 (UTC)

Mi proponas ŝanĝon je Monda Ĉampionado aŭ Mondoĉampionado de Futbalo. La kaŭzo estas ke kaj mondĉampionado kaj mondpokalo dum parolo rezultas en mont...

Ni malpermesu uzon de mondo ĉar ĝi similas al alia vorto!:) Ni malpermesu la literon D! Narvalo 10:03, 18. Maj 2006 (UTC)

Mi aŭdas Montan ĉampionaton:) Ĉu monta trinko da ĉampano?

Vi ŝercemas kara Narvalo, certe vi scias, ke ĉe mondpokalo okazas fonetika asimilo (ne kulpas viaj oreloj :-)).


Duonfinalo 128 trafoj en guglo, inventaĵo dufinalo 0 trafo. Narvalo 09:00, 19. Maj 2006 (UTC)

Romiaj ciferoj[redakti fonton]

Mi memoras ke mi legis ie en vikipedio, ke la romiaj ciferoj estis malpermesitaj en artikolo, ĉar simple ĝi ne estas esperanta lingvo! Kial do ni povas legi kelkaj el ili ĉi-tie, eĉ se estas nur por nomi estontajn matĉojn? Internaciulo 16:37, 9. Jun 2006 (UTC)

Ankaŭ mi preferus la eŭrop-arabajn ciferojn. Kial senbezone malfaciligi per du sistemoj? – Umberto 20:00, 10. Jun 2006 (UTC)

Futbalo????[redakti fonton]

Futbalo estas krokodilo

Futbalo => Piedpilko...

  • balo = dancfesto (Pilger)
  • balo = Kunveno, en kiu oni dancas: postmorgaŭ la guberniestro donos grandan balon. (ReVo)

ĉu la landoj dancas? ĉu tio estas danckonkurso?

kial krokodiligi la anglan vorton kiam jam ekzistas esperantista vorto????

--Kaha 19:56, 10. Jun 2006 (UTC)

Nu, laŭ mi "piedpilko" estus pilko por piedo. Kaj la enhavo de "balo" en la vorto ne signifas nepre, ke temas pri afero rilata al balo. Ekzemple, menstruo ne estas nepre mens-truo. --Raoni Sousa 00:18, 11. Jun 2006 (UTC)

Matĉo????[redakti fonton]

Mi ne komprenas la kialon de la uzo de la vorto matĉo.

Matĉo ne ekzistas en ReVo.

Nur ekzistas maĉo. http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/maĉ1.html

OlivierWeb 21:18, 10. Jul 2006 (UTC)

Ankaŭ en aliaj vortaroj troveblas maĉo. Montanesko 21:22, 10. Jul 2006 (UTC)

Mi havas pivon, kie troviĝas matĉo kun klara difino, (Mi notas, ke PIV-on kunlaboris ĉ. centoj da homoj, dum REVOn....)

jen la difino: matĉo: sportludo aŭ sporta konkurso, formale aranĝita inter du atletoj aŭ du teamoj. matĉo de futbalo, teniso, bokso,

Ĉe maĉo staras: matĉo (tio estas legu ĉe matĉo) Narvalo 21:25, 10. Jul 2006 (UTC)

Ŝajnas, ke miaj 20-jaraj vortaroj ofte trompas min.


Ĉi kaze ili ne trompas vin; ankaŭ la plej nova "pivo" enhavas la samon. Sed pivo ne estas papo, kaj do eblas kritiki. Tion faris Bertilo Wennergren:

Mankas ĉe “matĉ/o” mencio de la sinonimo “maĉ/o”. La prefero de la malfacile elparolebla formo “matĉo” kontrastas kun la prefero de la simpla formo “vat/o” super la malfacile elparolebla formo “vatt/o” (preferata en la malnova PIV), kaj kun la prefero de “buĝet/o” super “budĝeto”. Mi ne scias, ĉu la uzateco estis la gvida linio. Supozeble “matĉo” pli oftas ol “maĉo”, sed aliflanke “vatto” verŝajne (kaj bedaŭrinde) pli oftas ol “vato”.(Kritikaj notoj pri la Plena Ilustrita Vortaro 2002 kaj 2005)

Konklude ekzistas nuntempe du versioj en la lingvouzo. Venku la pli bona! (Kiel en la monda ĉampionado...)

Amike (eĉ se ne ĉiam ĝentile) Montanesko 21:52, 10. Jul 2006 (UTC)


  • do se PIV difinas tiun vorton, mi devas atentiĝi pri ReVo... Samtempe mi ne komprenas kial oni uzas tiel skribadon. Matĉo estas pli komplikita... kaj mi ne scias kiel prononci ĝin facile kaj bele ;o) OlivierWeb 21:38, 10. Jul 2006 (UTC)

Malnova ŝablono[redakti fonton]

Monda Ĉampionado de Futbalo 2006
Emblemo de la Futbala Mondpokalo 2006
Loko  Germanio
Nombro de landoj 198 (32 en fina turniro)
Ĉampiono Flago de Italio Italio
Komenca ludo 9-a de junio 2006
Finalo 9-a de julio 2006
Spektantoj 3.359.439
Goloj 147
Golreĝo Miroslav Klose