Diskuto:Galaksio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sola verkanto[redakti fonton]

Mi trovas iom amuza la aferon ke mi estas preskaŭ la sola verkanto de tiu ĉi artikolo... Duko-de-Benia.

Kredeble vi pravas. Tamen vi ja tre bone kontribuas! Mi rigardante mian atentaro ĉiam jam antaŭĝojas pri vidi, kiu nova informo aperis dank' al vi en la artikolo - ĉar preskaŭ ĉiam estas iu aldonaĵo. Aliaj verŝajne ne engaĝiĝas, ĉar por ili la temo estas tro faka :-/ Sed ĝuste tial gravas havi ĉi tie "profesiulon" kiel vin, kiu povas pliriĉigi nian enciklopedion eĉ pri ĉi-specaj scioj. Mi tamen klopodis ankaŭ iomete kontribui, por ke vi ne sentu vin ĉi tie tute sola - mi elangligis la alineon pri la etimologio (kion mi trovis plej facila, ĉar mi ne orientiĝas bone pri ĉiuj la fakvortoj ktp.). Sukceson kaj daŭrigu vian bonegan laboron! Blahma 22:26, 25. Jan 2006 (UTC)
Dankon, kara Blahma. Nur iom da laboron ĝi bezonas kaj estos tiel bona kiel en la plej grandaj vikipedioj (angla, franca, ktp). Certe, ĉiuj korektoj estas bonvenaj, mi faris kelkajn erarojn. Duko-de-Benia.
Stelaro kaj konstelacio NE ESTAS LA SAMA AFERO!!!!!! Duko-de-Benia.