Diskuto:Gaviedoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ŝatus nomumi la tekston "artikolo de la semajno", sed en la tiam necesa malgranda resumo tre okulfrapas ke la teksto nomiĝas "Gaviedoj" sed komenciĝas per la vortoj "La kolimboj ('gavioj' laŭ PIV 2005) estas akvobirdoj" ... ĉu la temo do estas "gaviedoj" aŭ "gavioj" aŭ "kolimboj"? Ĉiuj titoloj alidirektigas al tiu-ĉi teksto, sed fakte "gaviedoj" ne egalas al "gavioj". La titolo povas esti aŭ "gaviedoj" aŭ "gavioj" aŭ "kolimboj" - sed tiam la teksto, informkesto kaj plej grave la unua frazo devas esti korespondaj. Laŭ mi plej bone la ĉefa redaktinto de la paĝo, Kani, decidu, je kiu temo (familio, genro) kaj titolo (genro-kaze "gavioj" aŭ "kolimboj") la granda artikolo fokusiĝu, kaj kreu flankan, malgrandan artikolon pri la dua temo (el la paro familio kaj genro). ThomasPusch (diskuto) 20:21, 9 Sep. 2013 (UTC)