Diskuto:Gdansko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Gdańsk)

Mi ne scias ĉu alidirektigi tion cix al Gdansk aŭ al iu Esperanta formo (Kiu?). -- :)

Danzig estas nur la germana nomo de la sama urbo Gdansk, do mi proponas ke vi lasu tiun nomon Danzig ĝis kiam ne ekestos artikolo pri Gdansk Vitred 23:26, 7. Jul 2003 (UTC)

Tio. Mi dubas, ĉu igi tiun ĉi la artikolo pri Gdansk. Aliflanke, PIV havas Dancigon. (Ĉu danciga muziko?) -- :)

Ĉu la jubilea kverko plantita en 1927 plu staras tie ?
Eliott

Kial artikolo estas nomita "Gdańsk" sed ne "Gdansko"? Laŭ PIV nomo "Gdansko" ekzistas: http://vortaro.net/#Gdansko Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:46, 17 Okt. 2014 (UTC)

Kaj ankaŭ en "Mały Słownik polsko-esperancki" Kazimierz Tymiński. Warszawa, Państwowe Wydawnictwo "Wiedza Powszechna" 1986 (ISBN 83-214-0326-3), p. 44 ekzistas nomo "Gdansko" Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:43, 13 Nov. 2015 (UTC)

Mi samopinias. Osteologia (diskuto) 10:24, 2 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Tute prave. Atentindas ke la tiam germanlingva urbo ĝis 1945 jam havis gravan rolon en la Esperanto-komunumo kaj tiam esperantlingve nomiĝis Dancigo (tial la mencio en PIV), nur post 1945, kiam ĝi oficiale eknomĝis laŭ sia pola nomo, la esperantlingva nomo ankaŭ ŝanĝiĝis al Gdansko. La sama fenomeno ankaŭ okazis ekzemple pri la germanlingva universitata urbo Breslaŭo, ekde 1945 renomita Vroclavo, kaj ja ankaŭ okazis pri aliaj urboj pro politikaj motivoj esperantlingve ŝanĝitaj, ekzemple Sankt-Peterburgo > Leningrado > Sankt-Peterburgo. ThomasPusch (diskuto) 18:54, 8 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Kiun utilon havas la amasego de historiaj mapoj en la artikolo? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 21:14, 23 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĝuste: neniun. Simple iu enkopiis samajn mapojn al multaj dekoj da komunumoj, pro patriotaj motivoj, kiujn la uzanto pensis ke necesus multobligite afiŝi. Sed la problemo tute ene estas la naciisma motivo en tekste de internacia lingvo, sed ke estas absolute tro da bildoj kaj mapoj, kompare al relative malgranda teksto. Eĉ se oni ambaŭflanke metas bildojn kaj mapojn ĉe ĉiu centimetro de la rando, la mapoj devas finiĝi sube, kiam ne plu restas teksto. Kaj ne helpas, nur nervas, kiam oni vidas saman mapon en centoj da paĝoj de apudaj najbaraj komunumoj. Sed kostas multan energion individue elmeti la mislokajn mapojn, kiuj kutime nur malproksime rilatas al la temo de la teksto, kaj tial ili provizore fuŝe restas dum jaroj. Principe ĉiu historia mapo sufiĉas unufoje en Vikipedio, ekzemple la mapo pri la "Sveda diluvo" (1655-1660) en la teksto pri la "Sveda diluvo", ne en ĉiu vilaĝo kiu rilatis al la kvin jaroj, kaj prefere ne en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj la samaj 6 mapoj de norda Eŭropo nur por la 6 jaroj de la dua mondmilito, kiom ajn teruraj estis tiuj jaroj. Oni dum la lastaj jaroj jam elprenis multajn de tiuj manie enkopiitaj mapoj, skemoj kaj ankaŭ fotoj, sed faris tion ĉiam tro hezite: tiom longe kiom restas multe pli da bildoj ol estas da teksto, daŭre estas tro da bildoj, aparte tro da amase diskopiitaj bildoj, kiuj ekzistas en Vikipedio en multege pli ol unu ekzemplero. ThomasPusch (diskuto) 07:55, 15 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Kaj ankoraŭ la dum pli ol 10 jaroj neŝanĝiĝintaj ruĝaj ligiloj[redakti fonton]

La liston de ruĝaj ligiloj pri gravaj "Personas" de la urbo enkopiis anonimulo, probable eĉ ne reganta Esperanton, en oktobro 2005, kaj en 18 jaroj ne kreiiĝis biografioj pri la personoj. La ruĝaj ligiloj foriru, jam post 6 monatoj da vana atendado, do en somero 2006: se kreiĝas artikolo, ĉiam eblas aldoni nomon al la listo! Tion ekzemple praktikis uzanto kani, aldonante nomon Stefan Chwin en aŭgusto 2022, pri kiu li kreis artikolon, kvankam la homo NE estis en la listo, kiun postulis la neesperantista anonimulo de oktobro 2005. ThomasPusch (diskuto) 08:07, 15 okt. 2023 (UTC)[Respondi]