Diskuto:Genetike modifita organismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neŭtraleco[redakti fonton]

Tiuj frazoj Nuntempe ekzistas serioza problemo pro la kreskado de populacio kaj malkreskado de manĝaĵoj, kaj oni esperas ke GMO povus iom helpi kontraŭ ĉi-problemo - ekzemple krei plantojn kiuj pli bone adaptiĝas kreski en regionoj kie la sojlo ne tiom bonas. estas tre kontesteblaj. Temas pri unu vidpunkto favora al GMO-oj, sed en tiu artikolo ne estas vera kontraŭ-argumento. Pro tio, mi aperigis la malneŭtralan ŝablonon.--Internaciulo 15:10, 23. Apr 2006 (UTC)

Mi akordas kun vi--Jonathaneo 13:46, 4. Maj 2008 (UTC)
Finfine 15 (respektive 13 por la komento) jarojn post la averto mi reredaktis la menciitan tekston por objektivigi la aferon kaj forigis la averton.--kani (diskuto) 11:03, 9 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Mapo[redakti fonton]

Mi ŝanĝis la tekston sub la mapo por kongrui kun la resumo ĉe: mapo ĉar mi volas uzi la mapon, kaj la teksto ne ŝajnis ĝusta. Mi rimarkis ke la mapo venas de ISAAA; mi serĉis la interreton iomete. Eble estus interese por vi legi tion, kion gmwatch diras pri tiu organizaĵo: anglalingva artikolo. Mi ĵus komencis retumi pri ISAAA, sed tio levas dubojn en mia menso pri la mapo. Mi strebos reveni kaj komenti pli, post mi esploras. --Cindymckee 00:21, 31. Mar 2010 (UTC)

==Gene modifita organismo prefere laŭ Akademio de Esperanto== Fonto : Raporto pri libromanuskripto kun la titolo Ekoturisma vortareto, p. 8, Akademio de Esperanto, Sekcio pri faka lingvo, la 15-an de aprilo 2011