Diskuto:Ghil'ad Zuckermann

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvenus ankoraŭ iom da biografiaj informoj por klarigi kial en la unua frazo li estas priskribata kiel "israela itala brita aŭstralia", kaj gramatike laŭ mi necesas meti komojn inter la kvar adjektivoj, do skribi "israela, itala, brita kaj aŭstralia". Krome bonus klarigo pro kio menciindas transskribo de lia hebrea nomo גלעד צוקרמן al la ĉina - 诸葛漫 (simpligita); 諸葛漫 (tradicia) / Zhūgěmàn (Pinyin) - kaj japana - 佐藤幸永 Sato Yukinaga. Mi tute ne pridubas ke li havus fortan rilaton al tiuj lingvoj, sed en la artikolo necesus klarigi tion. Alikaze eble iam venos iu ŝercemulo kaj ankaŭ aldonos la transskribojn al la rusa - Гилад Цукерман - aŭ araba - جلعاد .تسوكرمن --ThomasPusch (diskuto) 08:26, 16 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]