Diskuto:Gliredoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

dormomuso ?

Stranga enhava miksaĵo[redakti fonton]

Saluton. Kial la artikolo miksas informojn pri specio (nur en la unua frazo) kun informoj pri la koncerna familio? Ĉu tio estas la kutima maniero en esperanta vikipedio? Se jes, mi dubas pri la seriozeco de tiaj artikoloj. Krome uzeblas senprobleme la afikso -ed- por la familioj. Ĝi eĉ aperas en la informkesto. Kial ĝi ne estas uzata en la artikola titolo?

Do mi proponas, ke el la artikolo estiĝu kelkaj apartaj artikoloj, unu pri la familio "Gliredoj" (ĝi transprenu la informkeston kaj la genroliston) kaj alia pri la genro "Gliro" kaj tria pri la menciita specio (laŭ la unua frazo). Kaj iom post iom laŭ la menciitaj genroj estiĝu esperantaj artikoloj. --Tlustulimu 19:47, 18 Okt. 2011 (UTC)

Mi jam aranĝis la disigon antaŭ kelka tempo. Nun unuopaj artikoloj pri la unuopaj genroj ankoraŭ devus esti kreataj. Pri la genro Glis ne devas esti kreata aparta artikolo, ĉar laŭ mia scio ĝi estas unuspecia. Do, artikolo pri la genro estus identa al artikolo pri la unusola specio. --Tlustulimu (diskuto) 12:06, 6 Jun. 2014 (UTC)

latinaj nomoj[redakti fonton]

Estas intenco ke latinaj nomoj de genroj kaj subfamilioj ne estas kursiva? --Sciuro la kolektanto de nuksoj (diskuto) 08:57, 15 apr. 2016 (UTC)[Respondi]