Diskuto:Greußen

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ankaŭ tiu ĉi teksto estas ekzemplo kiom draste oni povas konfuzigi frazojn, kaj ankoraŭ esti ene de la gramatikaj reguloj. La frazo " Okupiĝo faritis en la 4.7.1945 fare de la Ruĝa Armeo" fakte nur signifas "La Ruĝa Armeo en julio 1945 okupis la urbon". Mi ne scias kiom da homoj lernas Esperanton pere de legado de vikipediaj tekstoj nuntempe, sed mi scias ke la baza ideo de enciklopedio estas informi, per laŭeble klaraj kaj facile kompreneblaj vortoj. Tial bonas en vortumoj elekti la pli rektan kaj facilan vojon, kaj ne ŝajnigi komplikecon kvankam la baza informo tute ne estas komplika... ThomasPusch (diskuto) 08:42, 29 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

La stilaj kapricoj domaĝas, ĉar fakte la artikolo principe estas skribita tute bone. Estas neniu misa ruĝa ligilo, kaj enestas kelkaj fakaj vortoj, kiujn komencanto certe ankoraŭ neniam vidis. En la frazero "konstruo de vejro ueste de Greußen", kiu signifas "konstruo de vejro okcidente de Greußen", la vorto vejro estas tiom malofta, ke blua ligilo al la artikolo vejro estus bona ideo. Sed baze mi tute aprezas la tekston. Kion mi aparte laŭdas, estas ke la ĉefa prilaborinto en julio 2021 ne nur metis ruĝajn ligilojn pri tri urbaj konstruaĵoj kaj kvar historiaj urbanoj, atendante ke "iu alia devus foje kompletigi tiujn artikolojn", sed mem kreis la sep paĝojn, ne nur kiel komencaj ĝermoj, sed kiel veraj artikoloj. Mi dividas la komprenon ke ĉiu artikolo staras en konteksto kaj ankaŭ necesas atenti "flankajn temojn", verkante tekston. ThomasPusch (diskuto) 09:01, 29 dec. 2022 (UTC)[Respondi]