Diskuto:Gvidlibro pri Pekino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Averto: La ligiloj ĉe ĉi tiu paĝo enhavas majusklajn literojn komence de ĉiu vorto. Tio estas ĝusta skribmaniero en la angla, sed ne esperanto!!! En ĝi oni skribas majuskle nur la unuan vorton de la nomo, ne de ĉiuj vortoj de kiuj ĝi konsistas. Bonvolu klopodi sekvi tiun ĉi regulon kaj pripensu ŝanĝon de la paĝoj kaj movojn de la koncernaj artikoloj al ĝustaj nomoj. Blahma 17:28, 14. Nov 2005 (UTC)


Karega, ĉu Zamenhof kreis tiun regulon, aŭ Akademio decidis tion? Mi neniam legis pri ĝi... Pardonu min, sed laŭ mia granda nesciado, ne estas regulo pri majuskligo en Esperanto... Bonvolu indiki la akton de Akademio kiu pritraktas tion.Roberto 17:43, 14. Nov 2005 (UTC)

Pardonu, eble mi troigis kaj tro entuziasmiĝis pri la afero dekomence, antaŭ ol ekdiskuti tion en la Vikipedio:Diskutejo. Tamen ja redakte Vikipedion subite kolerigis min tiu amaso de titoloj verkitaj laŭ alia maniero, kio malhelpegadas al mi aldonadi ligilojn al jam ekzistantaj artikoloj kaj ĝenerale redakti. Dumtempe, mi do forigas averton de ĉi tie kaj proponas ke ni daŭrigu la diskuton en la diskutejo. Blahma 22:28, 14. Nov 2005 (UTC)
Vi pravas, oni bezonas interkonsenti pri tio.Roberto 00:25, 15. Nov 2005 (UTC)