Diskuto:Haina (apartigilo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titoloj de la pri-komunumaj artikoloj [Haina (apud Gotha)], [Haina (Monaĥejo)] kaj [Haina (Südthüringen)] - la lasta intertempe ne plu memstara administra komunumo, sed nur komunumoparto, kvartalo - estas iom senpripense elektitaj, probable per roboto tradukitaj el la germana vikipedio. Kial majusklo de Monaĥejo? Ĉu vere bonas traduki la germanlingvan aldonaĵon (Kloster), kvankam la komunumo, kiu evoluis el monaĥejo, nun ne estas tia, sed administra komunumo? Kaj kion fari, se iam verkiĝas e-lingva artikolo pri la ja ekzistanta monaĥejo Haina? Iel pli simplas la sistemo de la angla vikipedio nomi la artikolojn [Haina], [Haina, Gotha] kaj [Haina, Hildburghausen] (plus listo [Haina (disambiguation)]). Konformigita al la kutimoj de la e-lingva vikipedio, rezultas la artikolaj titoloj [Haina], [Haina (apud Gotha)] kaj [Haina (apud Hildburghausen)] (plus listo [Haina (apartigilo)]). Mi en la peno iom ordigi la artikolojn pri germaniaj komunumo tiumaniere ŝanĝos la kvar artikolajn titolojn. ThomasPusch (diskuto) 20:14, 6 Nov. 2013 (UTC)