Diskuto:Hannu Karpo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto, farita de en tiu ĉi vikipedio per ĉiuj kontoj blokita uzanto, vere malfacile kompreneblas. Kaj eĉ legado de la finna kaj angla tekstoj ne tre helpas je klarigo.

Laŭ la nuna, nereviziita teksto, Hannu Karpo havis

"en 1983–2007 vere popularan programon Karpolla on asiaa ("Karpo havas diritan"), kie li kaj poste ankaŭ lia filo Sampo Karpo prezentis malnirvanajn finnajn homajn sortojn kaj rakontis pri aktualaj sociaj temoj kaj strangaj aferoj. Karpo posedas produktoentreprenon Pallosalama. Li laboris 27 jarojn en Yle kaj 25 jarojn en MTV3."

Tute ne klaras, kiun sencon havus la adjektivo "malnirvanajn", kaj ĉu ĝust skribi li la televida programo "rakontis pri strangaj aferoj".

Mi povas lasi la supran tekston en formo, ke Hannu Karpo havis

"en 1983–2007 vere popularan programon Karpolla on asiaa ("Karpo havas punkton", "Karpo prave diris"), kie li kaj poste ankaŭ lia filo Sampo Karpo prezentis finnajn homajn sortojn kaj rakontis pri aktualaj sociaj temoj. Karpo ĝis la pensiiĝo posedis produktoentreprenon Pallosalama. Li laboris 27 jarojn en Yle kaj 25 jarojn en MTV3."

... kvankam pli bonvenus al mi, se oni klare skribus kaj referencus, de kiu ĝis kiu jaro li posedis produktoentreprenon, de kiu ĝis kiu jaro li laboris en Yle kaj kiam en MTV3. ThomasPusch (diskuto) 20:02, 18 nov. 2023 (UTC)[Respondi]