Diskuto:Hans Ziegler (1464-1550)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Claudio Pistilli: Tiu teksto havis la problemon havi tro malmultan tekston por artikola ĝermo (ĝi nur konsistis el 8 vortoj en unu frazo), kaj ĝi aliflanke havis multegajn bildetojn, kiuj aŭ montris aliajn homojn hazarde havantaj la familian nomon "Ziegler" aŭ tute ne rekoneblis rilato al la teksto - kio ne estas miraklo, se la tuta teksto nur konsistis el 8 vortetoj. Mi tial permesis al mi improvizite aldoni iom da teksto, kaj aliflanke forprenis la homojn hazarde havantaj la familian nomon "Ziegler" (mi hodiaŭ faris normalan apartigilon kun la tekstoj de la familia nomo Ziegler, tiel mi entute venis ĉi-tien), kaj mi forprenis ankaŭ la ruĝajn ligilojn de eble du parencoj Hans Ziegler, Winterthur (1910-1985) kaj Hans Ziegler, Munkeno (1911-1999), kiuj ĉiukaze vivis 400 jarojn poste, en tute alia epoko, kaj krom la nomo ne rekoneblas iu ajn rilato. Se vi volas, vi povas kompreneble laŭplaĉe pluadapti la tekston, kaj se vi tekste klarigas rilatojn al Hans Ziegler (1464-1550), vi ankaŭ rajtas reenmeti bildojn. Mi ankoraŭ lasis la bildojn pri Preĝejo Sankta Gregorio en Erfurto kaj de la alzaca teologo Marteno Bucero, kvankam mi nur vidas etan rilaton al Hans Ziegler pro la ĝenerala temo de reformacio... Eble vi ankoraŭ povas tekste klarigi la kaŭzon kial specife tiuj du bildoj montriĝas en la artikolo. Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 22:19, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]