Diskuto:Harrisonburg (Virginio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eblas esperantigi urbonomon en Vikipedio, se citeblas almenaŭ iu referenco de sendube publika uzo de tia nomo en esperantlingvaj vortaro, publikigita romano aŭ nacia respektive internacia gazeto. Privata letero aŭ retpoŝta mesaĝo kompreneble ne kalkuliĝas publika. Mi en reta serĉo de esperantlingva urbonom variaĵo Harisonburgo nur trovis unu trafon, en - mi ne scias kiom publika - Esperanto-kurseto

Ĉiuj aliaj el miaj trovoj koncernas la genitivan formon "Harisonburgo" de la litova formo "Harisonburgas"[1] Tiuj trovoj kompreneble ankaŭ ne kalkuleblas.

Do mi ne scias, kiom publika, kiom konata estas la supra kurso, kaj dirus ke por certa publikigo de alternativa urbonomo ĉi-tie bezonatus ia dua referenco... ThomasPusch (diskuto) 17:01, 16 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti fonton]