Diskuto:Hispana Literumado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi ne volas kritiki la artikolon mem, kiun mi trovas bona kaj necesa, eĉ se ĝi fakte temas pri la Hispana aboco kaj ne tiom pri la Hispana literumado, t.e. la ortografie ĝusta kunmetado de diversaj literoj. (Kaj eĉ se mi suspektetas ke vi ĝin verkis por apogi viajn proprajn ideojn pri "ĝusta" esperantigado...)

Kion mi volas kritiki, estas via mikso de Esperantaj literoj kaj IFA. Vi nenie klarigas, per kiu alfabeto vi demonstras la prononcojn, la nomojn. "laŭ la Esperanta aboco kiam eble" neniom helpas, ĉar kiam eble? kaj kiu(j) alfabeto(j) uzatas kiam ne? θ estas tute nekomprenebla signo por homo kiu nur lernis Esperanton. Krome, kial montri ekzaktan prononcon je Hispaniaj z, c [+e, i], kaj krude neekzaktan je aliaj literoj? (La fama prononcvariado de sonoj "b/v" kaj "d" tute ne montriĝas, [rr] per Esperantaj literoj signifas du sonojn "r+r" (kiel en "superrealismo", "orringo") kaj neniel IFA-an [r], ktp.) En la kolono "Nomo" vi miksas la du nociojn "nomo" kaj "prononco". Ekzemple, la litero C nomiĝas ce en la tuta Hispanlingvujo (kontrolu en ajna vortaro aŭ enciklopedio!), nur la prononco de ĝia Hispana nomo varias (la Esperanta nomo kompreneble estas "co", eĉ kiam esperantisto Esperante laŭtliterumas Hispanan vorton).

Do, permesu al mi amike konsili al vi iomete plikonsekvencigi vian artikolon. (Aŭ mi mem faros.)

Bab 11:38, 9. Jun 2005 (UTC)