Diskuto:Judeo (romia provinco)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Historio de Judeo)

Jam ekzistas artikolo Judeo (romia provinco), por simpla priskribo de la regno kaj romia provinco, do titolo "Judujo (romia provinco)" kreus duoblaĵon. Tial mi proponas titolon "historio de Judeo" por tiu-ĉi teksto (-- Tiel efektive poste estis, sed pli poste ĝi alinomiĝis al titolo "Judeo (romia provinco)", almenaŭ pli ĝuste ol nomo Judujo). ThomasPusch (diskuto) 07:47, 3 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Intertempe la aldona teksto Judujo (romia provinco) tamen trakonstruiĝis tiel ke ĝi traktu la tempon de romia provinco de la jaroj 6 ĝis 135, kaj la origina teksto Judeo traktu la antaŭan tempon de 539 antaŭ nia erao al jaro 6. Tiam la ŝablono {{Romiaj provincoj}} devas moviĝi al tiu ĉi teksto. ThomasPusch (diskuto) 22:51, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Bonvolu atenti,[redakti fonton]

ke laŭ la artikolo Judujo kaj artikolo Judeo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, baze la gvida esperantlingva vortaro difinas, ke en Esperanto Judujo estas la juda ŝtato antaŭ kaj Judeo la juda ŝtato post la babilona ekzilo (kiam post la Bar-Koĥba-ribelo de 132-135 tute malfondiĝas la romia provinco Judeo kaj la urbo Jerusalemo estas komplete detruita.

Do Judujo = la regno de Davido kaj Salomono ĝis la jaro 930 antaŭ nia erao, kaj post la divido plu la suda reĝlando de 930 ĝis 586 antaŭ nia erao, kaj Judeo = de 539 antaŭ nia erao ĝis la jaro 135, el tio ekde la jaro 63 antaŭ nia erao konkerita de la Romia Imperio, kiel juda ŝtato vasala de la imperio, kaj de 6 ĝis 135 kiel romia provinco Judeo.

Tial la uzo de nomo "Judujo" en epokoj de romiaj imperiestroj Aŭgusto, Nerono, Trajano aŭ Hadriano, longege post la jaro -586, en tiu ĉi ĝisnuna teksto, estis komplete malĝusta! ThomasPusch (diskuto) 22:51, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Tiun ĉi tekston en 2014 lanĉis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica (vikipediaj nomoj Ludovica kaj Ludovica1), kiu kreis multegajn parte valorajn, parte lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican vortumon al pli kutima kaj ne plu povas kontribui referencojn. Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo. Ofte ruĝaj ligiloj en la teksto simple estas fuŝaj, ĉar simple li redakte pripensis iujn ligilojn kaj ne kontrolis, ĉe eble estas iu esperanta artikolo kaj per kiu nomo. Kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj en la teksto, por kiuj entute ne eblus trovi fidindajn referencojn, kaj kiuj estas nur kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. Tial multaj el la tekstoj fakte bezonus kritikan ŝablonon {{Sen referencoj}} antaŭ la teksto, kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj. ThomasPusch (diskuto) 17:32, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]