Diskuto:Horgen (distrikto)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi renomis al Horgen (distrikto) simple por konservi la sistematikon jam komencitan vaste.DidiWeidmann 23:05, 30. Jan 2011 (UTC)

La sistematiko estas vere malĝusta. Se mi dirus, ke mi loĝas en Horgen, kie mi loĝos? Ĉu en la urbo Horgen aŭ ĉu ie en areo de tiu distrikto? Se mi dirus, ke mi loĝas en distrikto Horgen, tio estus klara. Kial vi ne sekvas logikan parolon? Petr Tomasovsky 06:08, 31. Jan 2011 (UTC)
Kial vi ne sekvas tiun manieron ankaŭ ĉe svisaj kantonoj? Kial povas esti Kantono Zuriko kaj ne povas esti distrikto Horgen? Petr Tomasovsky 06:29, 31. Jan 2011 (UTC)
Svisaj kantonoj kaj svisaj distriktoj estas neniel kompareblaj. Kantonoj estas suverenaj ŝtatoj kun multjarcenta historio, do Kantono Zuriko estas propra nomo. La distriktoj estas puraj administraj unuoj. Ilia rolo estas kun malmultaj esceptoj sufiĉe sensignifa. Multaj homoj en Svislando verŝajne entute ne konscias, en kiu distrikto ili loĝas. Tial ankaŭ estas sencohava uzi la svisajn kantonojn sen artikolo kaj kun majusklo do urbo de Kantono Zuriko, dum oni diru komunumo de la distrikto Horgen. Via demandas pri logika parolo, sed ne vere logike argumentadas, same kiel en la kontribuoj en plena publiko sur la ĝenerala diskutopaĝo. Mi ne vere komprenas, kion vi intencas kun via kritiko - denove, kiel jam ĉe la komunumonomoj la unua argumento estas, ke la germanlingva vikipedio uzas la tute saman sistemon. Kiel dirite ĉe la distriktoj temas pri pure administra unuo (escepto estas Kantono Ŝvico, kie la distriktoj estas veraj politikaj instancoj kun distrikta landkomunumo kaj registaro kaj parlamento) sen vera politika aŭ socia identeco. La vere grava unuo en Svislando estas la komunumo. Ilia politika signifo estas enorma sen kompara al la situacio en iu ajn alia lando. Fakte oni en Svislando havas civitanecon de komunumo, kaj per tiu-ĉi komunuma civitaneco oni estas kantona kaj nacia civitano. Por akiri civitanecon de Svislando necesas akiri civitanecon de certa komunumo, kaj tio okazas laŭ la leĝoj de tiu komunumo. El tio vi povas vidi la gravan signifon de svisaj komunumoj. Kutime komunumoj konsitas el pluraj vilaĝoj kaj setlejoj, sed ekzistas ankaŭ certaj komunumoj, kiuj estas tre malgrandaj kaj praktive konsistas el nur unu sola vilaĝo. Tiuj estas tamen esceptoj. Komunumo havas en Svislando registaron kaj leĝodonan instancon. En malgrandaj komunumoj la leĝodonaj instancoj estas la popolo rekte dum la komunuma asembleo. Do revene al via demando: Neniu dirus en Svislando "Mi vivas en la distrikto Horgen" ... Multaj kantonoj dum la lastaj jaroj cetere malfondis la distriktojn. DidiWeidmann 01:25, 1. Feb 2011 (UTC)
Vi cetere kvazaŭ riproĉe diris, ke mi uzas esprimojn kiel komunumo kaj distrikto kvazaŭ naciece. Mi fakte ne neas, ke mi uzas tiujn esprimojn rilate Svislandon kun aparta signifo. Sed tio tute ne estas afero riproĉenda aŭ riproĉinda. Tute kontraŭe, tio estas la korekta maniero uzi tiujn vortojn. Kio estas ekzakte komunumo ja tre dependas de naciaj ja eĉ lokaj leĝoj. La sama afero validas por la vorto urbo cetere. Memkompreneble komunumo de Svislando estas jure tute alia afero ol komunumo de Belgio aŭ komunumo de Ĉekio aŭ komunumo de Hungario. Dum ni ne havas mondregistaron kun monda juro, ni tiun-ĉi aferon ne solvos en Esperanto-vikipedio, ŝajnigante, ke tiuj vortoj, ĉie en la mondo havas la saman signifon. Memkompreneble mi verkas miajn artikolojn pri Svislando ne nur por svisaj Esperantistoj sed por la tuta mondo. Kaj la celo ja estas informi la homojn prezice pri la aparteco de la svisa realeco. La mondo estas tre diversa. Anstataŭ kritikadi la aferojn, kiuj evidente ne kongruas kun viaj spertoj en via lando, simple informiĝu, kaj viaflanke informu ampleksigante la artikolojn pri via lando (kiuj cetere, pardonu, ke mi tion ankaŭ foje devas diri, bezonas je lingva nivelo fortan poluradon, oni ekzemple ne diras rivero daŭrigas kaj urbo ne situas en kunfluejo de du riveroj sed apud aŭ ĉe la kunfluejo respektive eventuale inter la du riveroj kiuj kunfluas en la urbo ..., ankaŭ la esprimo kunfluas nur estas korekta, se la plufluanta rivero havas alian nomon ol la du kunfluantoj, en la alia kazo kutime la plimalgranda rivero alfluas al la pli granda ... )DidiWeidmann 01:45, 1. Feb 2011 (UTC)
Se vi uzas anstataŭ Ĉeĥio vorton Ĉekio, mi uzos Sviŝio anstataŭ Svisio, kion vi diros? Vi skribis, ke multaj homoj ne konscias, en kiu distrikto ili loĝas. Ĉu vi pensas tion serioze? Kiel mi vidas, vi ne volas kompreni, ke Vikipedio havas iajn regulojn pri uzado de tiaj titoloj. Ni uzas por ĉiuj distriktoj titolojn: Distrikto Jičín, ne Jičín (distrikto), Distrikto Rimavská Sobota, ne Rimavská Sobota (distrikto), Distrikto Bitburg-Prüm, ne Bitburg-Prüm (distrikto), Distrikto Südwestpfalz, ne Südwestpfalz (distrikto) ktp. Mi devas aludi al via pli supra frazo. Eble eĉ vi mem ne scias, kiel oni uzas tion en Vikipedio. Mi rekomendas al vi, rigardu iom tra Vikipedio kaj rigardu, kiel oni uzas titolojn pri la sama temo. Ne estu kiel aliaj sviŝaj homoj, kiuj ne scias, kie ili loĝas. Alinomu ĉiujn tiujn titolojn al normala parolo kaj al la vikipedia kutimo! Petr Tomasovsky 06:30, 1. Feb 2011 (UTC)