Distrikto Bitburg-Prüm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Rejnlando-Palatinato
Administra urbo: Bitburg
Areo: 1 626 km²
Loĝantoj: 103642
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 58
Aŭtokodo: BIT
Municipokodo: 07232
Komunumoj: 235
Adreso de la
distrikta administrejo:
Trierer Str. 1
54634 Bitburg
rete: www.bitburg-pruem.de
retpoŝte: info@bitburg-pruem.de
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato

La distrikto Bitburg-Prüm, germane ekde la 1-a de januaro 2007 Eifelkreis Bitburg-Prüm, situas en la pleja okcidento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, lime al Luksemburgio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Bitburg, plia grava urbo estas Prüm, kaj la tuta regiono troviĝas en la arbaroriĉa mezalta montaro Eifel - jen la tri eroj, kiuj kune konsistigas la distriktan nomon.

La monto Schwarze Mann (en tradukto: „Nigra Viro“) apud Buchet-Halenfeld en la rejnlanda-palatinata distrikto Bitburg-Prüm estas kun alteco de 697.8 m super marnivelo la dua plej alta monto en la regiono Schneifel. La monto Hardtkopf en la Ejfela distrikto Bitburg-Prüm (Rejnlando-Palatinato), estas monto en la regiono Südeifel (suda Ejfelo) kun alteco de 601,5 m kaj la plej alta monto rande de la Kalkbaseno de Prüm.

Najbaras la distriktoj Vulkaneifel norde, Bernkastel-Wittlich oriente kaj Trier-Saarburg sude. Krome nordokcidente limas Belgio, kaj, kiel menciite, okcidente Luksemburgio.

Suda Ejfelo (Südeifel) nomiĝas regiono de la distrikto Bitburg-Prüm, en pli strikta senco nur la komunumaro Suda Ejfelo.

Komunumaroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]