Diskuto:Hott 93
Aspekto
Origine mi juĝe skribis pri la paĝo hodiaŭ matene: "Mi ne konsideras la paĝon spamo, sed tamen foriginda, ĉar tro magra ĝermeto". Fakte, la teksto origine estis traduko de angla vikipedia teksto, kiu vere estas tro magra ĝermeto. Tamen en la ĝenerala interreto facile haveblas pliaj informoj, kaj nun jam la teksto estas solida artikola ĝermo, eĉ pli ol tio, kun nun funkcianta informkesto, kvar eksteraj ligiloj kaj almenaŭ du eksteraj referencoj. Ĉar pri amaskomunikiloj en Karibio ne estas multaj esperantlingvaj informoj, mi tial proponas tamen ne forigi la tekston en sia nuna, pli ampleksa formo. ThomasPusch (diskuto) 08:51, 22 aŭg. 2024 (UTC)