Diskuto:Huffington Post

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En tekstoj pri franca politiko estas ruĝaj ligiloj pri Le Huffington Post, kaj imageblas ankaŭ tekstoj pri hispanaj temoj kaj ruĝaj ligiloj pri El Huffington Post, italaj pri Il Huffington Post ktp: sume, la retgazeto ne nur estas anglalingva, kaj frenezus nun por ĉiu lingvoeldono fari propran esperantan artikolon, kvankam la enhavo de ĉiuj paĝoj identas, nur ili estas tradukitaj al la ĝusta lingvo de la eldono. Multe pli sencas ŝovi la titolon de "The Huffington Post" al nur "Huffington Post", tiam de la titolo "The...", "Le...", "El Huffington Post", kaj ankaŭ de la eĉ pli oftaj mallongaj nomoj "The...", "Le...", "El Huffpost" eblas ligi al unusola esperantlingva teksto, kiu priskribas unusolan kompanion. Pri "The...", "Le..." tio jam necesas nun, pri "El...", "Il...", "Het..." eblas atendi, ĝis unua ruĝa ligiloj aperas en esperanta teksto, sed se, tiam ene de sekundoj kreeblas pliaj alidirektiloj. ThomasPusch (diskuto) 20:30, 27 jan. 2024 (UTC)[Respondi]