Diskuto:ILERA-bulteno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hsitorio[redakti fonton]

Mi klopodas trovi pli bonajn fontojn pri la starto de la bulteno, redaktoroj, numeroj ktp. Teorie pluraj bultenoj baldaŭ aperos en bitarkivo.org.
Se iu havas pli bonajn informojn bonvolu sendi al mi! Mi trovis la jenon en la reto:

JabieroKubo (diskuto) 07:14, 22 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Pliaj informoj de Lenio Marobin[redakti fonton]

Lenio Marobin, G0OOS iama redaktoro skribis al mi por korekti plurajn mankantajn informojn interalie:

  • Aldono de 2 redaktoroj, F6ILR kaj PY3DF
  • manko de fontoj!
  • eraroj en voksignoj

Krome mi aldonas ke la kategorio Kategorio:Aperis en 1994 tre provable estas erara. Mi daŭre petas helpon por korekti tiujn informojn.
JabieroKubo (diskuto) 05:21, 28 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Informoj ĉe BPEAPE[redakti fonton]

BPEAPE (Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto) estas amaso da mencioj pri periadoĵoj pri amatora radio. Vidu la dokumenton ĉe https://bibliotekoj.org/bpeape.pdf
konkrete mi trovis:
Bulteno de ILERA. ☞ ILERA-Bulteno. Kvaronjara informilo de Internacia Ligo de Espe¬rantistaj Radio-Amatoroj. Albertirsa (HU), 1992. Sekr./red. László Matusinka. Bulteno de I.L.O. ☞ Bulteno de Internacia Labor-Oficejo.
5591. ILERA-Bulteno. Trimonata organo de I.L.E.R.A. Internacia Ligo de Esperantistaj Radioa¬matoroj (ĉ. 300 membroj). Diversaj lokoj. 1970-2008-? 8-12 p. A4 stencilita, 21x15, tajpita, ofsetita. En 2005 aperis la 68-a numero. Red. Edward Lindberg (US), László Matusinka (1992, Albertirsa, HU), kaj Stridell (SE). Ĝen. sekr. Lenio Marobin (GB, 2006). marobin@marobin. net .. IEMW 372.799-C,Esp. GEBAA (736). [3264]. Fontoj: La Movado, Sept 1979, p 9; Litova Stelo, 1992/1; Eventoj , 1992 n-ro 15, p. 3; Jarlibro 2008 (UEA), p. 73.
5592. ILERA-cirkulero. Internacia Ligo de Esperantistoj Radioamatoroj. Eldonloko nekonata. Red. Aekr. De ILERA. Fonto: Eventoj, 1993 junio/2, p. 3.
9423. Membrolisto de ILERA. Eldonas la estraro de Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamato¬roj. Ĝi enhavas 419 membrojn. Aperloko mankas. 1990, 8 p. A5. [11001].
10698. Pacifika Rondo. Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj (ILERA). Ie en Japanio ( JP), 1994-1995. [10490].
89. Adresaro de Japanaj Esperantistaj Radioamatoroj. Ie en Japanio ( JP), 1978?. Eld. EKAROJ (Esperantista Klubo de Amatora Radio en Japanujo). Oni decidis pri la eldono kadre de la 65-a Kongreso de Japanaj Esperantistoj (1978-08-26/27). [31]. Fonto: La Revuo Orienta, 1979/2, p. 14 (46).
1861. Bulteno por Esperantistaj Radioamatoroj. Bowmansville, (NY, US), 1963-1964. multobli¬gita. Red. Edward Lindberg.* [1020]. Fontoj: Heroldo de Esperanto, 1963/18, 16 Nov. 1963, p. 2; l' esperanto, n-ro 87, majo-junio 1964, p. 61; Nederlanda Esperantisto, marto 1964, p. 24.*
2792. Ekaroj. Esperantista Klubo de Amatora Radio en Japanio. Faka organo de japanaj radioamato¬roj. Ie en Japanio ( JP), 1963-1997? Ne aperis meze de la 70-aj jaroj. Kadre de la 67a Kongreso de Japanaj Esperantistoj (aŭg. 1980), oni decidis reeldoni la bultenon. En 1991 aperis la 94 -a n-ro. [1502]. Fontoj: La Revuo Orienta, 1977/12, p. 20. kaj 1981/3, p. 25(89); Krome recenzo en la japana lingvo en n-ro 1982/4, p. 33; La Movado, n.ro 372, junio 1982, p. 14.
3264. Esperantista Radioamatora Bulteno. Eldonloko nekonata. 1968-1973. [1799].
10671. Oscililo, La. Organo de radioamatora grupo en Japanio. Ie en Japanio ( JP), 1970-1974? [6258].
11351. Radioamatoroj. Eld. Rondo ES-HAM. Seul (KR), 1993. 4 n-roj. [10546]. Fonto: Diplomla¬boraĵo (p. 40) de Choe Taesok, ĉe Esperanto-Fako de Filologia Fakultato de Universitato ELTE (Budapest (HU), 1996. Temgvidanto/konsilanto dr. Árpád Máthé.
11589. Retejo de la 94-a UK en Bialystok. Bialystok (PL), 2008-08-31-? Por radioamatoroj. ht¬tp://94uk.bialystok.pl
3122. Esperanta Ondo. Organo de I.L.E.R.A. [Internacia Ligo de Esperantistaj Radio- Amatoroj]. Eldonloko nekonata. ?- 1967-1970. [1703].
3839. Esperanto kaj Radio. Radiopaĝo de Heroldo de Esperanto por akceli Radion inter la espe¬rantistoj kaj Esperanton inter la Radio-amatoroj de la tuta mondo. Köln (DE). Aldono aŭ rubriko? Fonto: Heroldo de Esperanto 1931/18 (n-ro 618).
4108. Esperanto-Radio. Bulteno por Esperanto-Radio-amatoroj. Bowmansville (NY, US), majo 1963- okt. 1963, 5 p. 28x21, tajpita, mimeografita. 2 n-roj? Red. kaj eldonis Edward Lindberg. IEMW 708.207.Esp. [2354]. Fonto: Esperanto (UEA), 1963/10, p. 173.
6990. Invito por E-Kontakto. Eldonaĵo de Esperanta Klubo de Radio-Amatoroj en Japanio (EKA¬ROJ). Bulteno aŭ subtitolo de EKAROJ? Ie en Japanio ( JP). Oni decidis pri eldono de Invito por E-Kontakto, kadre de la kunveno en aŭg. 1980 (67a Kongreso de Japanaj Esperantistoj). Fonto:La Revuo Orienta, 1981/3, p. 25 (89).
JabieroKubo (diskuto) 07:43, 6 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

eraro en kategorio[redakti fonton]

Estas eraro en la Kategorio:Aperis en 1994 sed bedaŭrinde ankoraŭ mi ne havas la ĝustan daton! Mi esploradas...
JabieroKubo (diskuto) 10:48, 8 jul. 2019 (UTC)[Respondi]