Diskuto:ISO 3166-2:BH

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto pri la suda landoparto indikas ke estus 5 gubernioj, sed ĉiuj fontoj kaj ankaŭ tiu-ĉi teksto indikas nur 4: do tie estis eraro, vere estas nur 4. Mi ne komprenas kial la esperanta vikipedio trifoje tradukas la nomon "gubernio" per "provinco" kaj unufoje per "gubernio" - kvankam en vikidatumaro ĉiuj kvar nomatas "gubernio". Gubernio estas tute tradicia vorto, kvarfoje notita en PIV, kaj estas nenio malbona en la vorto, nenio, kiu signifus ke oni devus anstataŭigi ĝin per vortoj "provinco", "administra regiono" aŭ ankoraŭ pli neniondire per "administra unuo". Mi proponas ĉiujn kvar "guberniojn" nomi "gubernio" en vikipedio. Sendube ne estas ampleksaj presitaj dokumentoj esperantlingvaj el Barejno, kaj ne eblas apogiĝi al fidindaj eksteraj referencoj pri prefero de traduko per "provinco" aŭ per "gubernio". Do simple necesas fiksi la nomon. Sed bonvole estu unu nomigo, ne senorde du. Do mi proponas ĉiujn kvar "guberniojn" nomi "gubernio". ThomasPusch (diskuto) 14:42, 2 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

PS: Mi trovis ke ĝis septembro 2014 efektive estis 5, nur ekde tiam estas 4. La informoj ĉi tie do simple estis malaktualaj. ThomasPusch (diskuto) 14:52, 2 dec. 2022 (UTC)[Respondi]