Diskuto:Immanuel Kant

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kia stultaĵo estas krei malinternacian nomon por homo, konata internacie kiel KANT. Mi volas tramovi la paĝon al Immanuel KANT. -- sen subskribo (la noton verkis anonimulo en aŭgusto 2004; ne spureblas kiun nomon la artikolo havis antaŭe)

Pri la kategorioj de tiu ĉi teksto[redakti fonton]

Sub la teksto ĝis nun estis ruĝaj vortoj "Kategorio:Immanuel Kant", sed ne ekzistis la kategorio. Mi ĵus nombris ke facile kolekteblas almenaŭ ses artikoloj por tia kategorio, kaj kreis ĝin. Pri la aliaj kategorioj ĝis nun notataj: Pri la "Kategorio Orienta Prusio" laŭ mi intertempe eblas rezigni (ĝi metiĝis, kiam la pli junaj kategorioj "Königsberg" kaj "universitato de Königsberg" ankoraŭ ne ekzistis). La biografia artikolo nun estas en kategorio "Universitato de Königsberg", kiu estas en kategorio "Königsberg", kaj tiu en kategorio "Orienta Prusio". Do la artikolo ĉiukaze "estas en kategorio Orienta Prusio". Aliflanke: Laŭ mi sencas krei kategorion "Kaliningrado" kaj meti la kategorion "Königsberg" ankaŭ tien (kiel kategorio Konstantinopolo estas en kategorio Bizanca Imperio kaj en kategorio Istanbulo. Königsberg videble estas tute alia urbo ol Kaliningrado, nur la geografiaj koordinatoj kaj la fundamentoj de la urba katedralo estas la samaj: ĉiuj homoj interŝanĝiĝis, ĉiuj konstruaĵoj interŝanĝiĝis. Vere ne estas la sama urbo. Sed nun la kategorio "Königsberg" (kiu same bone e-lingve povus nomiĝi "Kenigsbergo") tute ne havas rilaton al kategorio "Kaliningrado" (ĉar ankoraŭ ne kreita): nenia rilato de la du kategorioj ankaŭ strangas. Tial mi kreos novan kategorion "Kaliningrado", kaj poste metos kategorion "Königsberg" ankaŭ en ĝin. ThomasPusch (diskuto) 17:47, 6 jun. 2016 (UTC)[Respondi]