Diskuto:Integrala transformo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Интегральные преобразования » el la ruslingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.

Pri la listo[redakti fonton]

Mi forigis la sekcion "listo" ĉar ĝi nur estis alidirektilo al la artikoloj ĉe la rusa vikipedio. Oni nur faru listojn se la artikoloj aperas en tiu ĉi vikipedio. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 05:00, 6 Aŭg. 2013 (UTC)

Transformo anstataŭ konverto[redakti fonton]

Mi proponas ansatataŭi la terminon konverto (kiu signifas tute alian aferon) per transformo. Sen iu ajn kontraŭdiro, mi faros tion post kelkaj tagoj. -- DidCORN la 7-a de septembro 2014, 08:15 (UTC)

Mi samopinias, pro la jenaj kialoj.
  • Trans/form/o estas la termino preferata de NPIV: [1]
  • Trans/form/o estas la termino jam uzata de Vikipedio: jen Furiera transformo, Laplaca transformo.
  • La Fundamenta radiko konvert/i ĉefe signifas ion religian aŭ ideologian: [2]. NPIV ankaŭ enhavas kemian aŭ ekonomian faksignifojn, verŝajne pro nacilingvaj terminoj.
  • La nacilingvaj terminoj de ĉi tiu koncepto estas trans/form/o (laŭ la angla integral transform, la franca transformation intégrale, la germana Integraltransformation ktp.: vd [3])
  • Ankaŭ Uzanto:RG72 samopinias: vd [4].
Osteologia (diskuto) 14:03, 15 sep. 2019 (UTC)[Respondi]