Diskuto:Internacia Kongresejo (Jerusalemo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vortumo "...estas la ĉefa centro de konvencioj..." estas ŝerco, ĉu? Ĉu la metinto havas ideon kio estas "konvencio" en Esperanto? Eĉ plene ne parolante Esperanton kaj simple senkulture tradukante iun (probable komence anglalingvan frazon) per aŭtomata tradukilo ekzemple de guglo, guglo fidinde tradukos iun anglan vorton "convention center" al bona Esperantlingva vorto "kongresejo". La vorto estas origine esperanta, videble ĉar ĝi havas gramatikan finaĵon -ej-, kaj eĉ aŭtomataj tradukiloj intertempe konas tiajn vortojn, sed ankaŭ tradiciaj vortaroj de nacia lingvo al Esperanto klarigos ĝin. Nur necesas rigardi.

Ne estas problemo, mi tute ne protestas, ne mokas kaj ne volas kritiki. Male, mi aprezas la kuraĝon jam skribi se oni ne ankoraŭ tre firme regas novan lingvon. Sed mi petas tiam zorge serĉi vortojn, kaj se foliumado en papera vortaro aspektas tro lacige: faru vian personan tradukon kaj tiam petu duan tradukon de aŭtomata guglo-tradukilo kaj komparu la versiojn. Ne estas garantio ke la guglo-komputilo bone tradukas ĉion, kompreneble, sed eble la guglo-komputilo havas bonan ideon por traduko. Ĉar ne estas la guglo-komputilo, kiu saĝas - estas la multaj esperantistoj, kiuj ripete manĝigis al ĝi bonajn tradukojn, kiel al kursano en Esperanto-kurso oni emas pacience klarigi la lingvon. Kaj tiu investo elpagiĝas. La lingvolernanto guglo-komputilo iom post iom pli bone regas ankaŭ Esperanton, kaj ĉiam pli lertas boni bonajn konsilojn por tradukado. Ne ke la aŭtomato perfektas, sed ĝi jam ne faras ĉiujn erarojn de la Esperanto-komencantoj! ThomasPusch (diskuto) 21:04, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Kaj kial la titolo "Kunvenhalo"? Tiu vorto ne malĝustas, estas unu el pluraj tute ĝustaj eblecoj, sed - kial halo origine nomata "Merkaz HaKongresim", kun vorto "ha-kongres-im", "de kongres-oj", ne havu ankaŭ esperante la centran vorteron "kongres-"? Mi ne nur ampleksigas la tekston al pli ol unu frazo, ke ĝi ne plu kritikiĝos esti tro mallonga, sed ankaŭ ŝovos ĝin al artikola titolo "Internacia Kongresejo (Jerusalemo)". La alternativa nomigo "Internacia Kunvenhalo" povas resti kiel dua nomo en la unua frazo. ThomasPusch (diskuto) 21:54, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]