Internacia Kongresejo (Jerusalemo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Kongresejo
kongresejo
Bazaj datoj
Arkitekto Zeev Rechter vd
Estiĝo 1963
Malfermo 1963
Lando Israelo vd
Situo Jerusalemo
Situo
Geografia situo 31° 47′ 10″ N, 35° 12′ 10″ O (mapo)31.786235.2027Koordinatoj: 31° 47′ 10″ N, 35° 12′ 10″ O (mapo)
Internacia Kongresejo (Centra distrikto de Israelo)
Internacia Kongresejo (Centra distrikto de Israelo)
DEC
Internacia Kongresejo
Internacia Kongresejo
Situo de Internacia Kongresejo
Map
Internacia Kongresejo
Posedata de Juda Agentejo por Israelo vd
Retejo https://www.iccjer.co.il/
vdr

La Internacia KongresejoInternacia Kunvenhalo de Jerusalemo - hebree מרכז הקונגרסים הבינלאומי, [Merkaz HaKongresim HaBeinLeumi], laŭvorte "kunordigejo de kongresoj internaciaj", ankaŭ nomata בנייני האומה [Binjenei HaUma] laŭvorte signifante "Konstruaĵoj de la nacio" - estas la ĉefa kongresejo en Jerusalemo kaj la centra prelegejo kaj konferencejo de Israelo. Ĝi estas la plej granda kongresejo en la regionego Mezoriento.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La kongresejo estis unue antaŭvidita de Aleksandr Ezer/Jevzerov (Александр Евзеров, אלכסנדר עזר/יבזרוב, 1894-1973) kiu poste iĝis ĝia administra direktoro, kaj planita de arkitekto Zeev Rechter (זאב רכטר, 1899-1960) kiu gajnis la konkurson pri dezajno en 1949.[2]

La komplekso estis konstruata de 1950 ĝis 1963. En 1953, ĝi estis la loko de la unua internacia ekspozicio de Israelo, titolata "Konkero de la Dezerto". En 1960 tie kunvenis la Monda Cionisma Organizaĵo.

sub la intense blua israela ĉielo...

La periodo de ekonomia malstabileco en la unua jardeko de la israela sendependeco kaŭzis oftan interrompon en konstruado pro manko de financo, kaj la projekto foje estis moke kromnomata Hirbet HaUma, la "Nacia Ruino". La dezajno de Rechter estis solida strukturo el Jerusalema ŝtono. Anstataŭ monumenta reliefo kiel origine planite, la fronta fasado estis kovrita per lazuro-koloraj vitropaneloj.

Intertempe, la kongresejo gastigis vastan gamon de seriozaj kaj neseriozaj eventoj. Interalie, en la ejo ankaŭ okazis la Eŭrovido-Kantokonkurso 1979 kaj la Eŭrovido-Kantokonkurso 1999.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Internacia Kongresejo de Jerusalemo, priskribo en la retejo wcities.com Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine angle
  2. "Glitante supren laŭ la Rechter-Skalo", anglalingva artikolo de oktobro 2009 en la taggazeto Haaretz, kompreneble estas vortluda aludo al la Richter-skalo