Diskuto:Internacia Scienca Asocio Esperanta

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi artikolon kreskigis, sed mi ne scias ĉu de ĝi indas forviŝi ĝerman kodon aŭ ne.

Golbery [Goŭberi'] 01:47, 11. Jul 2006 (UTC)

La ligilo "artikoloj el scienca revuo" finas kun artikoloj el 1994. Tio donas eventuale la impreson, ke finis la afero. Sed ISAE kaj SR daŭre viglas. En 2006 aperis 4 kajeroj mi kredas, kun po ĉ. 50 paĝoj. Ĉu iu povus aktualigi la aferon? --Hans 15:00, 3. Mar 2007 (UTC)

La nova estraro[redakti fonton]

Tiu paĝo estas tute ne aktuala:

1. La "paĝo de ISAE" ankoraŭ mencias Prof. Sachs kiel prezidanton. La nova estraro bonvolu plibonigi ĝin kaj tiun ĉi artikolon

2. La scienca revuo

Kiel eniri? Bonvolu klarigi, kiel funkcias tio. uzantnomo, pasvorto, registriĝi?

Cŭ post la unua provnumero de la scienca revuo io okazis? --Hans Eo (diskuto) 16:00, 14 Jan. 2014 (UTC)

Ebla eraro[redakti fonton]

Mi trovis la vorton "Astonomio" kiu eble/certe estas eraro, devus esti astronomio Ie aperas tre peza vorto "nomumadinte" ĉu eblus trovi pli taŭgan vorton?
JabieroKubo (diskuto) 06:52, 6 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Nuna estraro[redakti fonton]

La antaŭa estraro devis ofici inter 2017 kaj 2020. Probable nova elekto okazintus dum la UK 2020, kiu pro la kronvirusa pandemio ne rajtis okazi, same la sekva UK de 2021. Iu ĉi tie simple ŝanĝis la ĉapitran titolon "aktuala estraro" al "iama estraro". Tiom simple tamen ne estas, en mondo kie pro pandemiaj konsideroj registaroj povas simple malpermesi kongresojn kaj jarkunvenojn. En similaj kazoj de aliaj asocioj, kiuj ankaŭ ne povis laŭplane okazigi siajn jarkunvenojn, validas la regulo ke ĝis elekto de nova estraro la malnova estraro ankoraŭ validas kaj estas devigita pluofici. Do eventuale ISAE simple escepte havis estraron de duobla oficperiodo, de 2017 ĝis 2023. Tamen mi neniel rilatas al la asocio, kompreneble ne havas kaj ne povas rigardi ĝian statuton, por vidi kion la statuto antaŭvidas en pandemia registara malpermeso de internaciaj kongresoj kaj jarkunvenoj (ĉu la statuto de 1978 tiam permesas kaj antaŭvidas virtualan interretan baloton???), en la reto ne trovis ĝin kaj ne trovis iajn informojn (en la facebook-paĝo, la asocia retejo scienca-asocio.com momente mortas) pri planoj aŭ jam okazinta realigo de novaj estraraj elektoj. Mi esperas ke en la venontaj monatoj oni povos fermi tiun informtruon.