Diskuto:Irana Esperantisto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipediigo[redakti fonton]

La artikolo bedaŭrinde ne tute kongruas al la vikipediaj normoj.--Ziko 21:00, 22. Maj 2008 (UTC)

La supra rimarko bedaŭrinde tute pravis, ĝis hodiaŭ. Mi nun aldonis norman informkeston, alŝutis je justa uzo plej aktualan titolpaĝan bildon, pene ordigis la diversajn arkivigojn kaj aktualigis la referencojn de la stato 2003 al stato 2023. La "mallongan prezenton de la numero 5", kiu malgraŭ tiu nomo en vikipedia komparo estas sufiĉe longa, mi ne forpurigis, ĉar la internajn ligilojn en ĝi mi konsideras valoraj, sed pakis ĝin en elfaldeblan keston, por ke la paĝo aspektu pli bone superrigardebla. Tiel laŭ mi povas resti. Aparte la retaj arkivigoj de la plej unuaj numeroj de 2002 ĝis 2008 ŝajnas al mi esti helpaj en la nuna, relative vasta prezento, ĉar klaras ke la prezento de la 2000-aj jaroj en arkivejo de la brita branĉo de serĉilo lycos kaj en propra revua retejo delonge ne plu aktualas, kaj la nunaj arkivigoj espereble havos la ŝancon esti "eternaj". ThomasPusch (diskuto) 12:09, 23 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉu fonto por Newsweek?[redakti fonton]

Mi volas ankoraŭ elstarigi mian lastan aldonitan frazon:

Citaĵo
 Laŭ aserto menciita en 2004 en la intertempe ankaŭ kreita angla versio de tiu ĉi artikolo, la anglalingva magazino Newsweek publikigis kelkajn artikolojn kiuj unue estis publikigitaj en Irana Esperantisto. Tio estus interesa informo, se oni povus konkretigi la aserton kaj konfirmi ĝin per referencoj. 

Vere domaĝas simple aserti tian informon sed konkretigo, ĉar aparte en alilingva versio de vikipedio tio facile povas doni impreson de senbaza fanfaronado. Oni tie en 2011 rimarkis la mankon de plikonkretigo kaj referenco, sed tamen ĝis nun dum 12 jaroj ne forigis la frazon, daŭre atendante plikonkretigon. Tio estas sinteno sufiĉe bonvolema: Mi do en mia supra frazo aliĝis al la anglalingva peto.

ThomasPusch (diskuto) 12:43, 23 feb. 2023 (UTC)[Respondi]