Diskuto:Ivan Marček

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi vage memoras, ke li estus la frato de Stano Marček. Sed eble mi nur imagis tion, kiam mi aŭdis la grupon dum ilia turneo de somero 1989 en Nederlando kaj Anglio - misgvidite de la komuna familia nomo Marček. Ĉiukaze mi trovas neniun konfirmon pri frateco, ankaŭ ne en la slovaka artikolo "Historio de TEAM" de la retejo team-online.sk, kie tre detale kaj diferencite laŭdatas la kontribuo de la manaĝero Stano Marček al la sukceso de la grupo. Tie, mi imagas, estus loko kie bonus mencii fratecon inter la grupano Ivan kaj la alvenanta manaĝero Stano, se tia familia rilato ekzistus. Do supozeble mi miskonjektis en somero 1989 aŭ aŭdis iun onidiron. Tamen: Se iu havas pli profundan informon, ĝi bonvenas. ThomasPusch (diskuto) 23:05, 25 mar. 2016 (UTC)[Respondi]