Diskuto:Jáchymov

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Citaĵo
 Jáchymov:
  • natura pordego al la plej alta Ercmontaro,
  • de antikva tempo fama minejurbo, kiun famigis arĝentaj taleroj en la tuta mondo,
  • centro de iama progresa mineja tekniko, scienco kaj arto,
  • lulilo de atomepoko,
  • urbo, kiu resanigas malsanajn homojn el la tuta mondo!
En la nordokcidenta parto de Bohemio, kaŝita inter romantikaj arbaraj deklivoj de Ercmontaro, ĉe la piedo de ĝia plej alta monto Klinovec, en valo de la rivere.to Veseřice, troviĝas urbo kun drama pasinteco. Ĝi estis glora jam ekde sia fondiĝo. Ĝi estas Jáchymov - oni ĝin nomas "natura pordego de la plej alta Ercmontaro". 

La urbeto certe estas historie interesa, sed la ĝisnuna esperantlingva teksto komenciĝis kvazaŭ eŭforia amdeklaro al ĝi, neniel aspektis kiel enciklopedia priskribo. Io tia eble permesatas en esperantlingva varbilo de la urba turisma oficejo, sed ne taŭgas en vikipedio. Mi nun klopodas "prozigi" la komencon, sed ne havas la tempon tralabori la tutan tekston. Tamen indas kritike ekzameni ankaŭ la frazojn post la enkonduka parto de la teksto. ThomasPusch (diskuto) 19:39, 13 Maj. 2014 (UTC)